Johannes Adolph Rahamägi

estona presisto, ĵurnalisto kaj esperantisto

EdE-R

Johannes Adolph RAHAMÄGI, estono, presejestro, ĵurnalisto. Nask. 28 jan. 1883 en Maidla, pereis dum la mondmilito senpostsigne. La unua antaŭenvida, celkonscia organizanto de la E-movado estona, kunfondinto de la unua estona ES (Tallinn, 1907), red de la unuaj estonaj E gazetoj „Eldonaĵoj“ kaj „Estlanda E-isto“ (1907-08). Verkis kaj eldonis kelkajn lernolibrojn.