Johannes Bökelius

Jean Böckel aŭ "Johann Böckel"(1535-1605) estis germana kuracisto kaj patro de Heinrich Julius Böckel (1593)[1], privata kuracisto de Vilhelmo la juna (Brunsvigo-Luneburgo) (1535-1592), kaj Julio, Duko de Brunsvigo-Wolfenbüttel (1569-1589), fondinto de la Universitato de Helmstedt, kaj sinsekve de sia filo Henriko Julio (1564-1613).

Johano Bokelo
(1535-1605)
Blazonŝildo de Antverpeno, urbo, kie li naskiĝis..
Blazonŝildo de Antverpeno, urbo, kie li naskiĝis..
Persona informo
Naskiĝo 1-a de novembro 1535
en Antverpeno,  Belgio
Morto 21-a de majo 1605
en Hamburgo,  Germanio
Alma mater Universitato de Helmstedt
Universitato de Wittenberg
Universitato de Bourges
Universitato de Pavio
Profesio
Okupo kuracisto • entomologo • oficiala urba kuracisto • instruisto vd
vdr

Biografio redakti

Johano Bokelo estis filo de religiaj rifuĝintoj el Nederlando kiuj establiĝis en Hamburgo. Principe li studis teologion en la Fakultato pri Artoj de la Universitato de Wittenberg kie Philipp Melanchthon (1497-1560) estis lia profesoro. En 1550, li ŝanĝis al Medicino, kiun li komencis studi en Wittenberg, kaj poste daŭrigis en Italio kaj Francio, kie li licenciiĝis kiel Doktoro pri Medicino, en 1563. En 1564 li eklaboras kiel kuracisto en Hamburgo, kie, li fariĝas privata kuracisto de Vilhelmo la juna, Duko de Brunsvigo-Luneburgo (1535-1592), kaj en 1565 li estas nomumita persona kuracisto de Julio, Duko de Brunsvigo-Wolfenbüttel (1569-1589) kaj fondinto de la Universitato de Helmstedt, kaj poste de sia filo Henriko Julio (1564-1613).

En 1576, li estas indikita de la duko Julio kiel profesoro de Medicino en la ĵus fondita Universitato de Helmstedt, kaj sinsekve respondeca pri la starigo kaj organizado de la medicina lernejo. Pro tensiaj demandoj rilate al sorĉado kun Henriko Julio, filo de la duko, Bokelo lasis la duklandon fine de 1591 kaj reiris al sia urbo Hamburgo, kie li laboris ĝis siaj lastaj jaroj kiel urba kuracisto. Bokelo verkis plurajn medicinajn latinajn traktaĵojn pri kritikoj al la praktikoj je ĉasado al sorcixtinoj kaj magio tiam uzataj, kaj tiuj kritikoj malplaĉis al la filo de la duko. Li emfazis pri la neefikeco de tiaj procedoj kaj reliefigas ke la filo de la duko estis influita de la persekutaj kritikoj faritaj de Johann Weyer (1515-1588).

Selektita verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti