Johannes Brassart ankaŭ Brasart, (naskiĝinta ĉ. 1400 - mortinta antaŭ la 22-a de oktobro 1455) estis franc-flandra komponisto el la frua renesanco. El lia verkaro nur konserviĝis sakralaj voĉkantaj verkoj, kiuj spegulas la muzikan praktikon de la 15-a jarcento.

Johannes Brassart
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1400 (1400-01-01)
en Lauw
Morto 22-an de oktobro 1455 (1455-10-22) (55-jaraĝa)
Lingvoj latina
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Vivo redakti

Verŝajne Brassart naskiĝis en Lauw en la nuntempa belga provinco Limburg, sed lia naskiĝdato estas nur proksimume konata.

Ekde 1422 ĝis 1431 li laboris por la preĝejo Sint-Jan-de-Evangelistkerk en Lieĝo, kie li estis "succentor". Meze de la 1420-aj jaroj li vizitis Romon, kien li transloĝiĝis en 1431 por esti dungita je la papa kapelo kiel kantisto kaj komponisto. Kune kun komponistoj kiel Arnoldus de Lantins kaj Guillaume Dufay li estis membro de la ĥoro. En tiu ĉi periodo Brassart verŝajne komponis sian moteton Te dignitas presularis, samkiel la moteton O flos fragrans, kiu estis sufiĉe amata por esti notata en diversaj manskribaĵoj de tiu tempo.

En 1432 Brassart translokiĝis al Bazelo, kie li iĝis kantisto en la urbokonsilantara kapelo. Du jarojn poste la germana imperiestro Sigismondo dungis lin kiel direktoro de la kapelo, posteno kiun li tenis ĝis 1443. En 1445 li transloĝiĝis al Lieĝo, kie li ricevis postenon ĉe la kolegia preĝejo Sint-Paulus (nun katedralo). Raporto de la 22-a de oktobro 1455 indikanta, ke oni prezentis peton pri transprenado de lia prebendo, indicas ke li ĵus mortintus.

Muziko kaj influo redakti

Postlasita muziko el ĉi tiu epoko malabundas; diversaj manskribaĵoj de Lieĝo ekflamiĝis en 1468, kiam Karlo la sentima, duko de Burgonjo, bruldetruis la urbon. Tamen kelkaj verkoj de Brassart rezistis la denton de la tempo, inter ili 11 motetoj, 8 introitusoj kaj diversaj unuopaj mesopartoj.

Lia muziko montras ĉiujn trajtojn de la burgonja stilo: falsobordonoteknikoj (oftaj 6-3 paraleloj en du voĉoj, kiuj kantas supre de la plej grava melodivoĉo, tiu de la tenoro; izoritmoj kaj la burgonja kadenco. Ĉiu resta muziko estas sakrala kaj enhavas mespartojn, introitusojn kaj multnombrajn motetojn; unu el liaj pecoj estas pri germana teksto, kiun li plej verŝajne verkis dum sia stacio ĉe la imperiestra kapelo. Li multspece uzis kanton firman kaj metis la melodion plejofte en la plej altan voĉon.

La introitusoj apartenas al la plej fruaj konataj polifoniaj komponaĵoj de ĉi tiu parto de la meso.

La mespartoj ĉiuj estas trivoĉaj kaj multkaze utiligas la falsobordonon, dum kiam la motetoj estas tipe izoritmaj. Diversaj motetoj estas kvarvoĉaj. Unu el la distingaj trajtoj de lia stilo aplikita en liaj motetoj estas la ofta uzon de komenca dueto por du altaj voĉoj, post kiu la restj voĉoj sekvas; tiu ĉi estiĝos la sigelo de la burgonja stilo. Lia plej konata moteto O flos fragrans, estas komponita laŭ samspeca verko de Dufay; eble ambaŭ komponistoj konatiĝis unu kun la alia.

Literaturindikoj kaj rekomendata legaĵo redakti

Sonregistraĵoj redakti

  • Arnold de Lantins, Missa Verbum Incarnatum, Ricercar CD RIC 207, kantata de la Capilla Flamenca & Psallentes. Entenas la moteton Ave Maria de Johannes Brassart.

Fontoj redakti