Johannes Cuno (humanisto)

Johano Kuno (1463-1513) estis germana humanisto, latinisto, helenisto, dominikana teologo, kiu multe kontribuis por la disvastigado de la grekaj studoj. Li estis profesoro de Beatus Rhenanus (1485-1547) en la Universitato de Padovo.

Johannes Cuno
(1463-1513)
Libri octo, far Gregorius Nyssenus kaj Johannes Cuno, verko eldonita en 1512
Libri octo,
far Gregorius Nyssenus kaj Johannes Cuno,
verko eldonita en 1512
Persona informo
Naskiĝo 1463
en Nurenbergo,  Sankta Romia Imperio (Germanio)
Morto 21-a de februaro 1513
en Bazelo,   Svislando
Alma mater Universitato de Padovo, Universitato de Hajdelbergo
Profesio
Okupo monaĥo • teologo vd
Aktiva en NurenbergoPadovoBazelo vd
vdr

Vivo redakti

Naskita en modesta familio, li eniris en la dominikana monaĥejo de Nurenbergo ĉirkaŭ 1480. Li komencis siajn grekaj studojn gvidata de Willibald Pirckheimer kaj poste, ekde 1496, en Hajdelbergo Johano Reuchlin (1455-1522) estis lia profesoro. Tiamaniere ke li ankaŭ vizitadis la humanisman cirklon ĉirkaŭ Johann von Dalberg, episkopo de Vormio. Proksimume en la fino de la jarcento, li troviĝas en Venecio kie li konatiĝas kun la presisto Aldo Manuzio kaj sia prigreka kunlaboranto Marko Muzuro.

En 1501, li okupas postenon kiel instruisto en la dominikana monaĥejo de Liebenau, apud Vormio. En 1504, li estis en Venecio en la presejo de Manuzio, kiu lin komisias, en 1505, de misio apud la imperiestro Maksimiliano la 1-a. Inter 1506 kaj 1509 li vizitadis la lecionojn de Marko Muzuro en la Universitato de Padovo. En 1510 li instaliĝas en Bazelo kiu li iĝas revizianto en la presoficejo de Johann Amerbach, kaj ankaŭ kiel mentoro de liaj infanoj. Samtempe li komencas instrui la grekan, kie Beatus Rhenanus iĝis lia lernanto, kaj heredanto de siaj helenismaj dokumentoj post sia morto.

Liaj interesoj sidis ĉefe sur la grekaj klasikaj aŭtoroj samkiel la patristikaj. Cetere, li studis la polemikajn vidpunktojn kontraŭmetantajn la Orientajn kaj Okcidentajn Ekleziojn. Kiam ekster la lecionĉambro, li aktivis kiel kopiisto, tradukisto de la latina kaj la greka kaj eldonisto pri tekstoj. Li same laboris sur eldono de Sankta Hieronimo fare de Johann Amerbach. Fine, li tradukis tekstojn de pluraj patroj de la greka eklezio tiaj kiaj Gregorio de Nazianco, Gregorio de Nyssa, Bazilo la Granda, Johano Krizostomo kaj Nemezo de Emesa.

Verkaro redakti

  • De natura hominis ("Pri la naturo de la homoj")[1]
  • De Homine ("Pri la homoj")
  • De Anima ("Pri la animo")
  • De Elementis ("Pri la elementoj")
  • De Viribus animae ("Pri la animo de la homoj")
  • De volu[n]tario et inuolu[n]tario ("Pri la volonteco kaj malvolonteco")
  • De Fato ("Pri la sorto")
  • De Libero arbitrio ("Pri la libervolo")
  • De Prouidentia ("Pri la prudenteco")
  • De differentia usiae et hypostasis, Padovo 1507
  • Divini Gregorij Nyssae Episcopi qui fuit frater Basilij Magni Libri Octo: I ..., Gregorius Nyssenus, Johannes Cuno, Beatus Rhenanus

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Psychology and the Other Disciplines: A Case of Cross-Disciplinary ..., Paul J.J.M. Bakker, Sander W. de Boer, Cees Leijenhorst