Johannes HEESTERS [johanes hesters], plennome: Johan Marius Nicolaas HEESTERS (naskiĝis la 5-an de decembro, 1903, mortis je la aĝo 108 je la 24-an de decembro 2011). Li estis nederlanda aktoro kaj kantisto.

Johannes Heesters
Persona informo
Naskonomo Johan Marius Nicolaas Heesters
Naskiĝo 5-an de decembro 1903 (1903-12-05)
en Amersforto
Morto 24-an de decembro 2011 (2011-12-24) (108-jaraĝa)
en Distrikto Starnberg
Mortokialo apopleksio
Tombo Nordfriedhof
Lingvoj germananederlanda
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Familio
Edz(in)o Louisa Ghijs • Simone Rethel
Infano Nicole Heesters
Okupo
Okupo kantisto • televida aktoro • filmaktoro • teatra aktoro • aktoro
TTT
Retejo http://www.johannes-heesters.de
vdr
Heesters als jongeman van 16 in 1919
2006 en Osnabrück
2006 en Osnabrück

Li estis la plej aĝa ankoraŭ aktiva aktoro. Li estis aktiva dum 90 jaroj je la staĝo kaj dum 87 jaroj en filmoj.

Johannes Heesters naskiĝis en Amersforto. Kiel knabo li revis fariĝi pastro, sed je sia 16-a naskiĝtago li decidis fariĝi aktoro. Li lernis aktoradon kaj kantadon kaj en la jaro 1924 li ricevis sian unuan filmrolon, en la mutfilmo Cirque Hollandais.

En 1930 li edziĝis al la belga aktorino Louise H. Ghijs. Al la paro naskiĝis du filinoj: Wiesje GHIJS, kiu fariĝis pianistino kaj Nicole Heesters, kiu iĝis aktorino. Louise H. Ghijs mortis en 1985.

Ekde 1932 Johannes Heesters aperis en operetoj. Post agado en Vieno li en 1936 transloĝiĝis al Berlino, kie li transprenis aron da roloj en muzikfilmoj kaj filmigitaj operetoj.

Dum la Dua mondmilito li aperis en germanaj filmoj kaj teatroj. Pro tio li kompromitiĝis en sia naskiĝolando.

Post la Dua mondmilito li kantis en Vieno, Munkeno kaj Berlino. En 1953 li en Hollywood partoprenis en la filmo The Moon is Blue. Poste li ofte aperis en la germana televido kaj en teatraĵoj. En 1978 li publikigis siajn memorojn: Es kommt auf die Sekunde an, gravas la sekundo.

En la jaro 1992 li edziĝis al la germana aktorino Simone Rethel. De 1996 ĝis 2001 la paro kune rolis en la teatraĵo Ein gesegnetes Alter (= Benita aĝo), verkita de Curth Flatow. Ĝis nun li aktive agadas sursceneje, probable estante la plej aĝa aktiva aktoro.

Listo de filmoj redakti

  • Cirque hollandais (1924)
  • Der Bettelstudent (1936)
  • Gasparone (1937)
  • Nanon (1938)
  • Die lustigen Vagabunden (1940)
  • Rosen in Tirol (1940)
  • Illusion (1941)
  • Glück bei Frauen (1944)
  • Es fing so harmlos an (1944)
  • Hochzeitsnacht im Paradies (1950)
  • Im weißen Rößl (1952)
  • The Moon is Blue (1953)
  • Gestatten, mein Name ist Cox (1955)
  • Opernball (1956)
  • Bel Ami (1957)
  • Junge Leute brauchen Liebe (1961)