Johannes Osthusen de Erffordia (1425-1506) estis germana juristo, diplomato, kanoniko kaj sindiko de Lübeck. Li estis filo de komercisto kaj magistrato en Erfurt. En 1442, li enmatrikuliĝis en la Universitato de Erfurto, kie, en 1452, li diplomiĝis pri Majsteco (Magister artium) kaj studis Juron. En 1458 li ricevis sian diplomon pri Bakalaŭro pri Juro. Inter 1455 kaj 1465 li studis en la Kolegio de la Beatino de Maria Virgulino. En 1463 li licenciiĝis kiel Doktoro pri Juro.

Johano Osthuzeno
(1425-1506)
Erfurt, urbo kie li naskiĝis.
Erfurt, urbo kie li naskiĝis.
Persona informo
Naskiĝo 1425
en Erfurt,  Germanio
Morto 1-a de septembro 1506
en Lubeko,  Germanio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Erfurto
Universitato de Helmstedt
Familio
Patro Johannes Osthusen vd
Profesio
Okupo juĝisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

En 1465, li sukcedis al Simon Batz (1420-1464) kiu mortis pro pesto kiel sindiko en Erfurto kie li studis kaj fariĝis rektoro de la universitato. En aprilo 1466 li reprezentis la interesojn de Lubeko kiel diplomato ĉe la Hansa ligo. En 1470 la imperiestro Frederiko la 3-a (1415-1493) venigis lin en la imperian kortegon por pritrakti aferojn rilate al la urbo Lubeko. Li estis centra figuro en la negocadoj pri la Traktato de Utrecht (1474), kie li akiris favorajn rezultojn apud la urbestro de Lubeko Hinrich Castorp kaj tiu de Hamburgo Hinrich Murmeister.

En 1475, la papo Francesco della Rovere (1414-1484) lin nomumis kiel kanoniko de Lubeko. En 1476/77 li ricevis la postenon kiel unuan sacerdoton en la Preĝejo de Sankta Maria, en Lubeko. En 1490 li fariĝis trezoristo en la Kanonikejo de la Katedralo de Lubeko. Inter 1486 kaj 1491 li estas apogita de Alberto Kranco kiel sindiko de Rostock. En 1468 li fondis bibliotekon en la Preĝejo de Sankta Maria, en Lubeko, kiu donis originon al la fondo de la biblioteko de la urbo. Li sepultiĝis en la Katedralo de Lubeko.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti