Johannes Peter Müller

Johannes Peter MÜLLER (naskiĝinta la 14-an de junio 1801 en Koblenz, mortinta la 28-an de aprilo 1858 en Berlino) estis germana fiziologo gravega kaj pionira.

Johannes Peter Müller
Persona informo
Johannes Peter Müller
Naskiĝo 14-an de julio 1801 (1801-07-14)
en Koblenco
Morto 28-an de aprilo 1858 (1858-04-28) (56-jaraĝa)
en Berlino
Lingvoj germana vd
Loĝloko Reĝlando Prusio vd
Ŝtataneco Reĝlando Prusio vd
Alma mater Bonna universitato vd
Familio
Infanoj Max Müller vd
Profesio
Okupo zoologo • anatomo • biologo • iĥtiologo • universitata instruisto • fiziologo • neŭrologo • kuracisto • herpetologist • marbiologo vd
Laborkampo biologiomedicinoanatomiofiziologiopatologio vd
Aktiva en BonnoBerlino vd
Doktoreca konsilisto Karl Rudolphi • Philipp Franz von Walther • August Franz Joseph Karl Mayer vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La Müller-monumento en Koblenz el la 1899-a jaro

Vivo redakti

Müller studis ekde 1819 en Bonn kaj Berlino kaj habilitiĝis en 1824 kiel privatdocento pri fiziologio kaj kompara anatomio en Bonn. Samloke li iĝis en 1826 eksterorda kaj en 1830 orda profesoro. Krome li fariĝis 1833 profesoro pri anatomio kaj fiziologio en Berlino.

Liaj unuaj gravaj laboraĵoj (»Zur vergleichenden Physiologie des Gesichtssinns«, Lepsiko 1826; »Über die phantastischen Gesichtserscheinungen«, Koblenz 1826), apartenas al stranga, subjektiva kaj filozofia kategorio. La unua enhavas multon pri la plej gravaj faktoj koncerne la vidsenson de homoj kaj bestoj, dume la dua pliprofunde okupiĝas pri komplikaj psikologiaj problemoj. Sekve Müller ekokupiĝis pri objektiva, fiziologia-anatomia studaro kaj iĝis la plej grava reprezentanto de la morfologia branĉo en zoologio kiel ankaŭ inventinto de eksperiment-baziĝanta fiziologio en Germanujo.

Multaj esploroj el tiu periodo troviĝas en fakgazetoj kaj antologioj. Tiukonekse menciindas ankaŭ la verko »Über die feinere Struktur und Entwickelungsgeschichte der Drüsen« (Lepsiko 1830), per kiu la glanda sistemo ĉebesta pli bone konatiĝis kaj la malnova kvereldemando pri la finoj de la glandoj solvitis. Pereksperimente faritaj fiziologiaj esploroj (ekde 1830) kondukis je firma provo pri la valido de la Bell-doktrino pri la radikoj en la mjelaj nervoj, je la klarigo de la refleksmovoj, de pli detala kono de la sango/limfo/ĥilo ktp. Müller ankaŭ esploris la organojn kaj la formulojn de voĉo kaj liveris fundamentajn tezojn pri la aŭda senso. En Berlino li finis la manlibron »Handbuch der Physiologie des Menschen« (1833–40), en kiu la tuta fiziologio, la kompara organologio kaj la kompleta hista sistemo prezentatas elmikroskope kaj perĥemie. Per tiu ĉi verko li ege influis sian tempon kaj iĝis fondinto de la fizika-ĥemia skolo metante la bazojn de moderna fiziologio.

Ekde 1833 li skribis plurajn komparajn kaj patologi-anatomiajn respektive sistemig-zoologiajn verkojn: »Die vergleichende Anatomie der Myxinoiden« (Berlino 1835–41; fundamento de kompara histologio); »Beschreibung der Plagiostomen« (kun Jakob Henle, Berlino 1838–41); »Über den Bau und die Grenzen der Ganoiden und das natürliche System der Fische« (Berlino 1844); »Über die Larven und die Metamorphose der Echinodermen« (Berlino 1849). Lia nefinita verko »Über den feinern Bau der krankhaften Geschwülste« (Berlino 1838) ŝanĝis revolucie la mikroskopan esploradon ene de patologia anatomiscienco. Poste li ekverkis kvazaŭ ekskluzive pri kompara anatomio kaj liveris multajn esplorojn aparte pri pli malsupraj bestoj. Por mem observi la vivon de la marbestoj li 19 fojojn vojaĝis al diversaj maroj.

Graveco redakti

Müller rangis inter la plej buntaj, fruktodonaj, geniaj kaj feliĉaj esploristoj de la 19-a jarcento kaj restis laborema ĝismorte. Li neniam kontestis la rajtojn de filozofio, religio, kredo. Tamen neniu alia samgrave kontribuis en la propagando por la gravego fiziko kaj ĥemio ene de fiziologiaĵoj. La ekzaktajn metodojn li akre defendis kontraŭ eraroj de naturfilozofio, spiritualismo, religioj. Ekde 1834 li eldonis la fakgazeton »Archiv für Anatomie, Physiologie und wissenschaftliche Medizin«. En 1899 starigitis en lia honoro en Koblenz statuo el bronzo (fare de Uphues).

Inter liaj disĉiploj estis ekzemple: Emil du Bois-Reymond, Ernst Haeckel, Hermann von Helmholtz, Jakob Henle, Albert von Kölliker, Wilhelm Peters, Theodor Schwann, Rudolf Virchow, Wilhelm Wundt.

Literaturo redakti

  • Wilhelm Haberling: Johannes Müller. Das Leben des Rheinischen Naturforschers. Akad. Verlagsgesellschaft, Leipzig, 1924.
  • H. W. Haggard: The Conception of Cancer Before and After Johannes Müller. In: Bulletin of the New York Academy of Medicine. Band 14, Nummer 4, April 1938, p. 183–197.
  • Gottfried Koller: Das Leben des Biologen Johannes Müller. Wissenschaftliche Verlagsgesellschaft, Stuttgart 1958
  • Laura Otis: Müller's Lab. New York 2007
  • Karl Eduard Rothschuh: Geschichte der Physiologie. Göttingen/Berlin/Heidelberg 1953, p. 112–117.
  • Peter Schmidt: Zu den geistigen Wurzeln von Johannes Müller (1801-1858). Eine quantitative Analyse der im Handbuch der Physiologie von J. Müller (1840–1844) zitierten und verwerteten Autoren. In: Münstersche Beiträge zur Geschichte und Theorie der Medizin Nr. 9, 1973.
  • Karl Post: Johannes Müller's philosophische Anschauungen. (Abhandlungen zur Philosophie und ihrer Geschichte 21), Max Niemeyer, Halle/S. 1905 (Nachdruck Olms, Hildesheim 1999).

Fonto redakti

Meyers Großes Konversations-Lexikon, Band 14. Leipzig 1908, p. 232, kio relegeblas tie ĉi interrete.