Johannes Rothe

germana historiisto

Johannes ROTHE (naskiĝis ĉ. 1360 en Creuzburg, mortis la 5-an de majo 1434 en Eisenach) estis kancelariestro, kanoniko, grava germana historiisto kaj verkisto. La juristo Johannes Purgold evoluigis la juristajn ideojn de Rothe.

Johannes Rothe
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 1360
en Creuzburg
Morto 5-an de majo 1434 (1434-05-05)
en Eisenach
Religio katolika eklezio vd
Profesio
Okupo historiistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Komenco de la t.n. Gotaa manuskripto de la Turingia landkroniko, 1487

Vivo redakti

Rothe destiniĝis je pastreco kaj se konsideri la brilon de liaj skribitaĵoj li ja ricevis bonegan edukadon.[1] Rothe pasigis la tutan vivon en la ĉirkaŭaĵo de Eisenach.

Unu jardekon li estis kancelariestro (notarius), historiisto kaj aŭtoro okupiĝante tiufunkcie pri la prilaboro kaj kolekto de la leĝaro urba.

Rothe iĝis episkopa kapelpastro kaj aperis pastre la unuan fojon endokumente kiel animzorganto de la katedrala Mario-kolegio. En 1394 li samloke iĝis vikario ĝis la karierpasho granda en 1412 je kanonikeco. En 1432 oni aljuĝis al li la kapitulan dignecon de scholasticus.

Verkaro redakti

Rothe skribis aĵojn pri multaj temoj. Krom kronikaĵoj, didaktikaĵoj, jursciencaĵoj troviĝis en la verkaro ankaŭ poemoj edifaj.

  • Li verkis sub ĉiam ŝanĝiĝanta observa/elira punkto tri kronikojn: Eisenacher Stadtchronik (urbokroniko; ĉ. 1414), Thüringische Landeschronik (landokroniko; ĉ. 1418/1419) kaj la ĉ. 1421 finitan Thüringische Weltchronik (mondokroniko), kiun li dediĉis al landgrafino Anna de Schwarzburg.[2] Tiuj verkoj fundamentigis lian renomon esti la patro de la turingia historiografio.
  • Dum sia pli ol 10 jarojn daŭrinta agado skriba li verkis inter 1384 kaj 1387 la poste en diversaj versioj eldonita leĝaro de Eisenach: la loko ricevis en 1283 la urbajn privilegiojn. Tiu ĉi verko en 10 libroj unuigis partojn de la Leĝaro de Meißen]], de la komentita Sachsenspiegel, de Schwabenspiegel kaj de Decretum Gratiani, de Digesta, de la Dekretaro (i.a.) kun la ajzenaĵa urboleĝaro (spegulo/speculum) de 1283 kaj ĉetribunalaj regionaj kutimoj ekde la 14-a jarcento. La tuto aperis en formo de (ne konserviĝinta) - pro shtelighdanghero - ĉenita libro.
  • Ĉe Elisabethleben li rakontis la vivon de Elizabeto de Hungario en malprozo. Jam en diversaj historiaj verkoj Rothe menciis la intersegan biografion elizabetan. La verko en pli ol 4000 versoj priskribas la viverojn de Elizabeto kaj ŝiaj restadoj diverslokaj. Krome pritraktatas ankaŭ turingia landa historio ĝis la 13-a jarcento, la periodo de la Ludovikidoj. Motivoj estas i.a. ankaŭ la ĝis hodiaŭ konata historio de la kantista konkurso ĉe Wartburg - kp. Tannhäuser (opero) de Richard Wagner - aŭ la legendo pri la rozmiraklo ĉe la Elizabetputo ĉe Wartburg. Tiumaniere eĉ hodiaŭuloj gajnis enrigardojn interesajn en malfrumezepokajn piecon kaj kulturon.
  • En la verko Ritterspiegel Rothe resumas la klasajn sintenojn de kavaliroj tiutempaj. La verko faritis ĉefe por juna, nobela legantaro.

Esploroj prie redakti

  • Johannes Rothes Elisabethleben. Aufgrund des Nachlasses von Helmut Lomnitzer hrsg. von Martin J. Schubert und Annegret Haase (Deutsche Texte des Mittelalters 85). Berlin 2005.
  • Johannes Rothe: Das Lob der Keuschheit. Hrsg. v. Hans Neumann (= Deutsche Texte des Mittelalters. 38). Berlin 1934.
  • Johannes Rothe: Passion. Hrsg. v. Alfred Heinrich (= Germanistische Abhandlungen. 26). Breslau 1906.
  • Johannes Rothe: Düringische Chronik des Johann Rothe (= Thüringische Geschichtsquellen. 3), eldonis Rochus von Liliencron, Jena 1859 (Digitalisat). Represo 2007, ISBN 978-3-938997-47-5 [= Weltchronik].
  • Johannes Rothe: Thüringische Landeschronik und Eisenacher Chronik. Eldonis Sylvia Weigelt (= Deutsche Texte des Mittelalters. 87). Akademie Verlag, Berlino 2007, ISBN 978-3-05-004406-4.

Referencoj redakti

  1. Bedaŭrinde tute ne klaras kie tio okazis!
  2. Sylvia Weigelt (eld.): Johannes Rothe, Thüringische Landeschronik und Eisenacher Chronik. Akademie-Verlag Berlin 2007, ISBN 978-3-05-004406-4, p. IX

Literaturo redakti

  • Hermann Helmbold: Geschichte der Stadt Eisenach. Kühner, Eisenach 1936.
  • Ulrich-Dieter Oppitz: Deutsche Rechtsbücher des Mittelalters. Band 1. Böhlau, Köln 1990, ISBN 3-412-17689-3.
  • Johannes Rothe, bearbeitet von Peter Rondi: Eisenacher Rechtsbuch. Germanenrechte, Band 3. Böhlau, Weimar 1950.
  • Karl Friedrich von Strenge, Ernst Devrient (eld.): Die Stadtrechte von Eisenach, Gotha und Waltershausen. In: Thüringische Geschichtsquellen, N.F. Band 6 = Band 9; Jena: G. Fischer, 1909.
  • Tebruck, Stefan, "Rothe, Johannes" en: Neue Deutsche Biographie 22 (2005), p. 118-119 surreta versio