Johannes Rudbeckius

Johannes RUDBECKIUS (la pli aĝa), denaske Johan RUDBECK (naskiĝis en Ormesta, Almby socken, la 3-an de aprilo 1581, mortis en Västerås la 8-an de aŭgusto 1646) estis episkopo de Västerås ekde 1619 ĝis sia morto kaj kapelpastro de la reĝo Gustavo la 2-a Adolfo, la plej grava sveda episkopo de sia epoko. Li ankaŭ estis profesoro pri matematiko de la Universitato de Upsalo. En 1609, li sukcedis Claudius Opsopæus (1578-1614) kiel profesoro pri la hebrea, sed en la sekvanta jaro, li ŝanĝis la oficon kiel profesoron pri teologio.

Johannes Rudbeckius
sveda episkopo
Persona informo
Naskonomo Johan Rudbeck
Naskiĝo 3-a de aprilo 1581
en Ormesta, Almby socken,  Svedio
Morto 8-a de aŭgusto 1646
en Västerås,  Svedio
Religio luteranismo
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Universitato de Upsalo
Familio
Gefratoj Jacobus Boose Rudbeckius • Petrus Rudbeckius vd
Edz(in)o Magdalena Carlsdotter Hising vd
Infanoj Olof RudbeckJohannes Rudbeckius la juna • Nicolaus Johannis Rudbeckius • Petrus Johannis Rudbeckius • Paul Rudebeck vd
Profesio
Okupo pastro • teologo • universitata instruisto vd
Aktiva en UpsaloVästerås vd
episkopo de Västerås
Dum 1619 ĝis 1646
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis filo de Johan Pedersson Rudbeck (1550–1603) kaj Christina Pedersdotter Bose, kaj estis fondinto de la unua gimnazio en urbo Västerås kaj kiel episkopo li estis granda organizanto. Li enkondukis la devigan instruadon por la infanaro de sia diocezo, krom esti fondinta la unuan lernejon por knabinoj en la jaro 1632. Rudbeckius estis rigardata kun suspektemo flanke de siaj superuloj, dank'al la reformoj kiujn li enkondukis kaj estis aplikataj en la tuta lando.

El lia dua geedziĝo al Magdalena Hising (1602-1649)[1] naskis al li la filon Olaus Rudbeck, la Maljuna (1630-1703), kiu estis profesoro pri Medicino de la Universitato de Upsalo. Lia pranevino, Wendela Rudbeck, edziniĝis al Peter Olai Nobelius, el kiu devenas la kreinto de Nobel-premio Alfred Nobel. Rudbeckius famiĝis ankaŭ pro la "ĉevalo de Dalarna", ankaŭ de li nomata "ludilo de la diablo". Li ankaŭ estis frato de Jacobus Boose Rudbeckius (1583-1635) kaj Petrus Rudbeckius, la Maljuna (1578-1629)[2].

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. eivorgrafsund.se. Arkivita el la originalo je 2014-07-14. Alirita 2014-07-09.
  2. tingdal.se. Arkivita el la originalo je 2014-07-14. Alirita 2014-07-08.
  3. WikiTree
  4. Personensuche
  5. fredrikahlander.com
  6. Svenskt biografiskt handlexikon
  7. Personensuche
 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj