Johannes Rudbeckius la Juna

Johannes RUDBECKIUS la juna (naskiĝis en Västerås la 3-an de marto 1623, mortis en Falun la 26-an de majo 1667) estis sveda teologo kaj Superintendanto en Narva.

Johannes Rudbeckius la juna
Persona informo
Naskiĝo 3-a de marto 1623
en Västerås,  Svedio
Morto 26-a de majo 1667
en Falun,  Svedio
Religio luteranismo vd
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Universitato de Upsalo
Familio
Patro Johannes Rudbeckius vd
Patrino Magdalena Carlsdotter Hising vd
Gefratoj Petrus Johannis Rudbeckius • Paul Rudebeck vd
Profesio
Okupo instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis filo de Johannes Rudbeckius (1581-1646) kaj Magdalena Hising (1602-1649)[1], kaj frato de Olaus Rudbeck, la Maljuna (1630-1703), Nicolaus Johannis Rudbeckius (1622-1676)[2] kaj Petrus Rudbeckius, la Juna (1625-1701)[3]. En 1640, li, kune kun liaj fratoj Petro kaj Nikolaŭ, enmatrikuliĝis en la Universitato de Upsalo. Li, same kiel liaj fratoj, estis favoritaj de la reĝino Kristina kaj Axel Oxenstierna (1583-1654)[4].

La reĝino persone lin nomumis eksterordinara profesoro pri teologio de la Universitato de Upsalo, kaj du jarojn poste, titularan profesoron, kaj tio malplaĉis al la universitata senato, pro la malsamaj teologiaj vidpunktoj inter Wittenberg kaj Helmstedt. Verdire, tio rilatis al la sinkretisma batalo inter Abraham Calovius kaj Georgius Calixtus. En 1653 li akiris sian diplomon pri Magistreco. Kiam la reĝino Kristina abdikis, li fariĝis superintendanto en Narva. En 1663, li fariĝis vikario en Falun. Johannes Rudbeckius edziĝis al Catharina Sidenia, filino de la profesoro Daniel Sidenius (1592-1667)[5].

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti