Johannes Theodor Baargeld

Johannes Theodor BAARGELD, pseŭdonimo de Alfred Emanuel Ferdinand Grünwald (naskiĝis la 9-an de oktobro 1892 en Stettin; mortis la 16-an aŭ 17-an de aŭgusto 1927), estis Germana pentristo kaj poeto, kiu, kune kun Max Ernst, fondis la grupon Dadaistan de Kolonjo.

Johannes Theodor Baargeld
Persona informo
Naskiĝo 9-an de oktobro 1892 (1892-10-09)
en Szczecin
Morto 18-an de aŭgusto 1927 (1927-08-18) (34-jaraĝa)
en Dôme du Goûter
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de OksfordoBonna universitato vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • pentristo • fotisto • desegnisto • grafikartisto vd
Aktiva en Kolonjo vd
Aktiva dum 1912–1927 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Baargeld estis la redaktisto de gazeto La Ventumilo (Der Ventilator), kiun komencis Ernst kaj Hans Arp en 1919, kaj li kunlaboris pri multaj aliaj Dadaistaj eldonaĵoj kiel Bulteno D kaj Dada W/3.

Li forlasis la pentradon en 1921 kaj mortis per lavango dum li surgrimpis la monton Aiguille de Bionnassay en la francaj Alpoj.