Johannes Theodor Reinhardt

Johannes Theodor Reinhardt (naskiĝis la 3-an de decembro 1816 en Kopenhago, mortis la 23-an de oktobro 1882 en Frederiksberg) estis dana zoologo kaj herpetologo. Li estis filo de Johannes Christopher Hagemann Reinhardt.

Johannes Theodor Reinhardt

En 1848 li iĝis zorganto ĉe la Königlichen Naturhistorischen Museum en Kopenhago (nune Zoologia Muzeo de la Universitato de Kopenhago). Li instruis zoologion ĉe la Danmarks Tekniske Universitet (1856–1878) kaj ĉe la Universitato de Kopenhago (1861–1878). En 1854 li ricevis la titolon de profesoro.[1]

Dum la 1840-aj jaroj kaj 1850-aj jaroj li portempe laboris en Brazilo kiel helpanto al paleontologo Peter Wilhelm Lund (1801–1880). Li estis frua subtenanto de la evoluismaj teorioj de Darvino, kaj pro sia studo pri formortintaj specioj, kritikis la koncepton de "kontraŭ-evolua katastrofismo" de Georges Cuvier.[1]

Kun Christian Frederik Lütken (1827–1901), estis kunaŭtoro de Bidrag til Kundskab om Brasiliens Padder og Krybdyr (Kontribuoj al kono de brazilaj amfibioj kaj reptilioj).[2]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Darwinarkivet Biographies; Johannes Theodor Reinhardt
  2. Journal of Herpetology de: The Society for the Study of Amphibians and Reptiles