Johannes Tinctoris

Johannes Tinctoris (1435–1511) estis flandra komponisto, muzikisto, juristo, matematikisto, poeto, unu el la plej influhavaj muziko-teoriistoj el sia epoko. Li studis en la Universitatoj de Lieĝo kaj Orleano, kie li diplomiĝis pri kanonika kaj civila juro, krom studi muzikon kaj matematikon, kaj, en 1460, li aktivis serve de la katedralo de Kambrajo, kaj baldaŭ fariĝis kantoro je salmoj, preĝoj kaj responsorioj de la katedralo de Orleano. Lia muzika edukado okazis sub la zorgoj de Guillaume Dufay (1397-1474), kiu ekloĝis en Kambrajo post 1458. Laŭ liaj skribaĵoj, li okupis kelkajn postenojn kiel instruisto pri kantado en Chartres, krom fari kontaktojn kun aliaj komponistoj same kiel Johannes Ockeghem (1420-1497) kaj Antoine Busnois (1430-1492).

Giovanni Del Tinctore
(1435–1511)
Franca flandro-devena renesanca komponisto kaj muzikoteoriisto.
Franca flandro-devena
renesanca komponisto kaj muzikoteoriisto.
Persona informo
Jehan Le Teintenier
Jean de Vaerwere
Naskiĝo 1435
en Braine-l’Alleud, apud Nivelles,  Belgio
Morto 12-a de oktobro 1511
en Nivelles,  Belgio
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Dek sep Provincoj vd
Alma mater Universitato de Lieĝo
Universitato de Orleano
Profesio
Okupo komponisto • muzikologo • muzika teoriisto • poeto • verkisto • matematikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ekde 1472, Tinktoris iris al Napolo kie li pasis la reston de sia vivo en la kortegoj de la reĝoj Fernando la 1-a (Aragono) (1380-1416) kaj Ferdinando la 1-a, kie li donis muziko-lecionojn al Beatrico de Aragono (1457-1508) kaj konatiĝis kun Franchinus Gaffurius (1451-1522). Li verkis sennombrajn teoriajn muziko-komponaĵojn, kaj, kvankam li ne estis aŭtentika aŭtoro, li brile sintezis la muzikajn praktikojn de sia epoko. Malmultaj komponaĵoj supervivis ĝis niaj tagoj, sed la plej konataj kiel mesoj, motetoj kaj kantoj elmontras fluantan kompleksan polifonion plena je singularaj aranĝoj.

Malgraŭ la prestiĝo kiun li ĝuis, la lastaj jaroj de Tinctoris estas apenaŭ konataj. Ĉirkaŭe de 1490, li lasis la kortegon el Napolo kaj en oktobro 1490 li estis sendita al la Nordo de Eŭropo por varbi junajn kantistojn, kun rekomendo-leteroj laŭpeto de Karlo la 7-a (1403-1461) kaj Maksimiliano la 2-a (1564-1576). Li probable iras ankaŭ al Lieĝo kaj Bruĝo[1].

En la unuaj jaroj de la 16-a jarcento li definitive reiras al sia patrujo, ĉar en la 11-a de junio 1502 li renoncis al la roma prebendo je proksimume 100 dukatoj starigitaj de la aragonanoj. Kelkaj dokumentos atestas lian ligitecon kun la kolegihava preĝejo el Sankta Gertrudo, en Nivelles, kie iu kanonikeco iam estis al li atribuita. Antaŭ ol la 12-a de oktobro 1511 li mortis, ĉar en tiu dato la benefico al li asignita estis transdonita al Peter de Coninck.

Selektita verkaro redakti

 
Preĝejo de Santa Gertrudo, en Nivelles

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Belaj prezentaĵoj en Youtube redakti

Referencoj redakti