Jean DORAT (1508-1588) (* Limoĝo, en la 3-a de aprilo 1508 - Parizo, en la 1-a de novembro 1588) estis franca klasika filologo, poeto, erudiciulo, helenisto kaj humanisto. Post studi en la Kolegio de Limoĝo, li estis kondukita al Parizo por prezentiĝi antaŭ la reĝo Francisko la 1-a, kiu faris lin protektanto kaj edukanto de siaj armilpaĝioj, kaj li rapide akiris grandegan reputacion kiel klasika erudiciulo.

Johano Aŭrato
Persona informo
Jean Dorat
Naskiĝo 13-an de aprilo 1508 (1508-04-13)
en Limoĝo
Morto 1-an de novembro 1588 (1588-11-01) (80-jaraĝa)
en Parizo
Lingvoj latinameza franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Faculty of Arts of Paris vd
Profesio
Okupo poeto • profesoro • klasikisto vd
Aktiva dum 1538– vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Kiel privata zorganto en la domo de la franca diplomato Lazare de Baïf (1496–1547)[1] li havis la junan Jean Antoine de Baïf (1532-1589)[2] kiel sian lernanton. Dorat fariĝis direktoro de la Kolegio de Coqueret, kie, li havis inter sia lernantaro Pierre de Ronsard[3], Remy Belleau (1528-1577)[4] kaj Pontus de Tyard (1521-1605)[5]. Joachim du Bellay[6] estis aldonita al ĉi tiu grupo far Ronsard, kaj ĉi tiuj kvin poetoj, sub la direktado de Dorat, formis societon por la reformo de la franca lingvo kaj literaturo. Ili pligrandigis tiun numeron al sep dank'al iniciato de la dramaturgo Étienne Jodelle (1532-1573)[7], kaj tiele ili eknomis sin La Plejado, imitante la sep grekaj poetoj el Aleksandrio.

La elektado de Dorat kiel ĉefpoeto montris lian personan influon, kaj la estimo atribuita al la erudicio al kiu ili estis enkondukitaj, sed, kiel verkisto de francaj versoj li estas la malplej grava el la sep. Dum tiu tempo, li formis ĉirkaŭ sia persono speco de akademio, kie li stimulis la studentojn en sia pasia studo de la poezioj kaj grekaj kaj latinaj. Li mem senĉese skribadis en tiuj du lingvaĵoj, kaj li estis nomita "la moderna Pindaro". Lia influo etendiĝis krom la frontlimoj de sia lando, kaj li famiĝis kiel klerulo en Anglio, Italio kaj Germanio.

En 1556, li estis nomumita profesoro pri la greka en la Reĝa Kolegio. En 1567, li abdikis la postenon favore al sia nevo Nicolas Goulu. La reĝo Karlo la 9-a titolis lin "poeta regius" (la poeto de la reĝo). Lia verkaro estis la mirindaĵo de lia epoko; oni diras ke li komponis pli ol 15,000 versoj latinaj kaj grekaj. La plejn bonajn li publikigis en Parizo, en 1586. Tie li mortis, post supervivi ĉiujn siajn plej brilajn lernantojn de la Plejado, escepte de Pontus de Tyard.

Liaj Œuvres poétiques en la originalo de Jean Dorat eldoniĝis en 1875, entenante biografiajn rimarkojn kaj bibliografion far la erudiciulo Charles Joseph Marty-Laveaŭ (1823-1899)[8].

Oni kreditas al Dorat la elvolvigo de la klako en la franca teatro, kie profesiaj aplaŭdantoj pagiĝas por garantio de la sukceso (aŭ alikaze ili mokfajfas por certigi la fiaskon) de certaj teatraĵoj, dramaturgioj kaj aktoroj.

Verkoj redakti

  • Hymne de Bacus... avec la version latine de Jean Dorat (met Pierre de Ronsard), Parijs, André Wechel, 1555. Voor het eerst verschenen in de bundel van de Meslanges, die datzelfde jaar werd gepubliceerd.
  • Ad belli ciuilis auctores et eorum socios (1576).
  • "Mythologicum, ou, Interprétation allégorique de l'Odyssée X-XII et de L'hymne a Aphrodite"
  • Poematia, hoc est Poematum ll. V, Epigrammatum ll. III ...
  • Oeuvres poétiques
  • Psalmi Davidis

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

 Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj