Johano Filopono (490 - 575), kiu ankaŭ nomiĝas Johano la Gramatikisto aŭ Johano de Aleksandrio, estis kristana kaj aristotelisma raportisto kaj la aŭtoro de multaj filozofiaj traktatoj kaj teologiaj verkoj. Rigora, foje polemika verkisto kaj originala pensulo kiu estis polemika en sia propra tempo, Johano Filopono rompis la aristotelisman tradicion, pridemandinte metodaron kaj iam estiginte empiriismon en la naturaj sciencoj.

Johano Filopono
"Ioannes Grammaticus Philoponus Alexandrinus In Procli Diadochi" verko de Johannes Philoponos eldonita en (1557) far Joannes Mahotius (m. 1556)
"Ioannes Grammaticus Philoponus Alexandrinus In Procli Diadochi" verko de Johannes Philoponos eldonita en (1557) far Joannes Mahotius (m. 1556)
Persona informo
Ἰωάννης ὁ Φιλόπονος
Naskiĝo 490
en Aleksandrio, Egiptio, Bizanca imperio
Morto 575
en Aleksandrio, Egiptio, Bizanca imperio
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Bizanca imperio vd
Profesio
Okupo filozofo • teologo • matematikisto • fizikistoverkistoastronomo • gramatikisto vd
Laborkampo filozofio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis poste kondamnita kiel herezulo de la Ortodoksa eklezio en 680-81 pro lia tridia interpreto de la Triunuo. Lia laboro estis ĝenerale presita en latinaj tradukoj en Eŭropo ekde la 15a jarcento. Lia kritika komentario de Aristotelo en la "Fiziko" havis gravan influon sur Johano Piko de la Mirandolo kaj Galileo Galilei, kiuj citis Filoponon-n multfoje en siaj verkoj.

Vidu ankaŭ redakti