Johano Haller de Hallerstein (hungare: Hallerkői Haller János; naskiĝis en 1692, mortis la 18-an de oktobro 1755 en Sibiu) estis guberniestro de Transilvanio inter 1734 kaj 1755 kien lin instalis la Habsburgoj.

Johano Haller
guberniestro de Transilvanio
Persona informo
Naskiĝo 1692
Morto 18-an de oktobro 1756 (1756-10-18)
Tombo Franciskana preĝejo (Sibiu) vd
Familio
Familio Haller de Hallerstein
Patro Stefano Haller
Profesio
Okupo guberniestro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Origino redakti

Li devenis el familio malnova nobela kun radikoj germanaj kiu en la kuro de la tempo komplete hungariĝis. Patro lia estis Stefano Haller[1], iama prezidanto de la landa konsilantaro (germane: Landesdeputation).

Ekde 1729 li estis suprema juĝisto de Șumuleu, Gyergyó kaj Kászonszék; antaŭe estas atestitaj pluraj restadoj en Vieno. Li estis nomunita en 1734 fare reĝo Karolo la 3-a guberniestro kontraŭ la ordonoj de la t.n. Leopolda diplomo (laŭ kiu la parlamento decidu)[2] Simila arbitra decido sen parlamenta partoprenigo okazis ĉe la nomumo de Sigismondo Kornis. Dumdeĵore li estis arestita en 1738 pro malveraj akuzoj faritaj fare de la kalvinisma episkopo István Szigeti-Gyula kaj de pluraj nekatolikaj nobeloj. En 1746 estis tensioj inter la parlamentanoj de Transilvanio kaj la aŭstra suverenino Maria Tereza. Haller pli kaj pli iĝis plenumanto de ordoj venantaj el Vieno sen iaj propraj iniciativoj. Tamen estis lia guberniestreco la plej longa en la 18-a jarcento.

Li estis tri fojon edziĝinta. Kun Sofio Daniel li havis kvar filinojn.

Lia antaŭulo estis Franz Anton Paul Wallis, lia posteulo Franz Wenzel Wallis. Lia tombo troviĝas en la Franciskana preĝejo de Sibiu.

Literaturo redakti

  • Anuarul Institutului de Istorie Naţională Cluj, nr. IX, Tipografia "Cartea Românească din Cluj", Sibiu, 1944

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Informoj pri la patro ĉe enciclopediaromaniei.ro
  2. Karolo cedis al li ankaŭ rajtojn en Deva kun escepto de la burgo surmonta.