KEMÉNY János [keme:nj ja:noŝ] estis reganto de Transilvanio inter 16611662, memuaristo naskita en Magyarbükkös la 14-an de decembro 1607 kaj mortinta en Keménynagyszőlős la 23-an de januaro 1662.

Johano Kemény
Princo de Transilvanio
Persona informo
Kemény János
Naskiĝo 14-an de decembro 1607 (1607-12-14)
en Bichiș
Morto 23-an de januaro 1662 (1662-01-23) (54-jaraĝa)
en Daneș
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Princlando Transilvanio vd
Familio
Patro Boldizsár Kemény de Magyar-Gyerö-Monostor vd
Patrino Zsófia Tornyay de Tornyafalva vd
Edz(in)o Anna Lónyai vd
Infanoj Simon Kemény de Magyar-Gyerö-Monostor vd
Profesio
Okupo verkisto vd
Princo de Transilvanio
Dum 16581659
Antaŭulo Akoŝo Barcsai
Sekvanto Apafi la 1-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Johano Kemény estis ido de grandbienula familio kaj edukiĝis en kortego de Gabrielo Bethlen. Ekde 1630 li estis ĉefprefekto de Departemento Fejér, kaj ĉefkapitano de fortikaĵo Fogaras. En 1644 li estis la generalo de infanterio, ĉefkomandanto de manovro kontraŭ Habsburgoj, reganta konsilanto. Dum regado de Georgo Rákóczi la 2-a li estis la ĉefkonsilanto de reganto. En 1653 li estis ĉefkomandanto en manovroj en Moldavio, poste en 1657 en Pollando. La 31-an de julio li kaptiĝis en kaptiteco de tataroj, de kie kontraŭ grandega elaĉetpago liberiĝis en aŭgusto 1659. Post abdiko de Akoŝo Barcsay la landkunveno elektis lin reganto la 1-an de januaro 1661, sed la sultano ne akceptis tiun kaj nomumis reganto Apafi la 1-a. Li mortis en batalo ĉe Nagyszőllős. Lia aŭtobiografio estas dokumentvalora kaj valora belarta verko.

Ĉefverkoj redakti

  • K. J. önéletírása és válogatott levelei (kiadta, V. Windisch Éva Bp., 1959).
  • Kemény János művei[1]

Fonto redakti

Bibliografio redakti

  • Márki Sándor: K. J. (Századok, 1883. 5. sz.);
  • Deák Farkas: Észrevételek K. J. önéletírásáról (Bp., 1886);
  • V. Windisch Éva: K. J. (Bp., 1960.)

Eksteraj ligiloj redakti

  • Gyöngyösi István: Kemény János emlékezete [2]