Johannes Oporinus aŭ Johanes Herbst (1507-1568) estis humanisto, kuracisto, helenisto, klasika filologo, libristo, tipografo, unu el la presistoj kiuj pli kontribuis por la avancado de la tipografiaj karakteroj. Li estis eldonanto da sennombraj gravaj laboroj je humanistoj, teologoj kaj reformistoj, kaj publikigis la unuan latinan version de la Korano, kaj la unua verko pri anatomio de Andreo Vesalio.

Johano Oporino
(1507-1568)
Svisa humanisto, libristo kaj tipografo.
Svisa humanisto, libristo kaj tipografo.
Persona informo
Naskiĝo 25-a de januaro 1507
en Bazelo,   Svislando
Morto 6-a de julio 1568
en Bazelo,   Svislando
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Svislando vd
Alma mater Universitato de Bazelo
Profesio
Okupo lingvistobibliotekisto • presisto vd
Laborkampo presarto vd
Aktiva en Bazelo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

 
Marko de Oporino

Li estis filo de la pentristo Hans Herbst (1470-1552) kaj faris siajn unuaj studojn en Strasburgo, kie li studis la latinan kaj la grekan, kaj sekve li iris al Bazelo kie li akiras postenon kiel Profesoro (Klariganto) en la Abatejo de la Cistercianoj de Sankta Urbano, apud Lucerno. Sekvante la tiaman kutimon, li tradukas sian germanan nomon - kies signifo estis aŭtuno - je la egalvalora Oporinus. Reirante al Bazelo, akompanata de sia amiko kaj humanisto Johannes Xyloctetus (1490-1526), kiu estis favora al la reformadaj ideoj, li kunlaboras kun la bazela presisto Johannes Frobenius (1460-1527) korektante la originalaĵojn, transkribrante kaj kompilante la verkojn de la Patroj de la Eklezio, kio donis impulson al la presejo de Frobenius. En 1526, li instruis la latinan en la Universitato de Bazelo. En 1527, li sin turnas al la studo pri medicino kaj fariĝas famulus (asistanto) de Paracelsus (1493-1541) kiu estis determinita homo sed venenigita de siaj ekstravagancoj. Tiu fakto estis raportita, en 1555, per letero adresita al la kuracisto Johann Weyer (1515-1588), kiu estis petinta informojn pri Paracelsus. Oporinus pentras portreton de sia majstro, kiu estis maltre flata kaj vojaĝis troe[1].

 
De humani corporis fabrica (1543)

En 1533, li petas postenon kiel profesoro en la Universitato de Bazelo kaj laŭ propeto de Simon Grynaeus (1493-1541) li akiras la katedron por instrui la grekan. Inter 1535 kaj 1537, li lasas la universitaton kaj fariĝas asociita presisto kune kun sia parenco Robert Winter (m. 1553), Thomas Platter la Maljuna (1499-1582) kaj Wolfgang Lazius (1514-1565), tamen, en 1542, li fariĝis sendependa, ne plu instruis kaj fondis sian propran tipografion, kies marko konstituiĝas per reprezentado de Ariono sur hipokampo. Li eldonis sennombrajn verkojn, rare en la germana, inter ili troviĝas la unua presita versio en la latina (1542), far Theodor Bibliander (1509-1564), bazita sur latina tradukaĵo de Roberto de Ketono (1110-1160).

En 1543 li presigas "De humani corporis fabrica"[2] far Andreo Vesalio, sia unua scienca laboro, kaj la "Centurioj de Magdeburgo", kie li prezentas luteranan version de la Historio pri la Eklezio. Krom ili, ni povas mencii la verkojn de la bizancaj historiistoj kaj aliajn tekstojn pri polemikaj tekstoj, kiuj estis partoj de la tiamaj konfesiaj bataloj, krom kelkajn verkojn kaj redaktojn de Guillaume Postel (1510-1581), Celio Sekondo Kuriono (1503-1569) kaj "Pri la heretikuloj" far Sebastian Castellion (1515-1563), verkita kontraŭ la kondamno en la fajrejo de Mikaelo Serveto (1511-1553).

En 1567, plenŝarĝita je ŝuldoj, li decidas vendis sian presejon, kiu daŭrigis ties aktivecon sub la nomo "Officina Oporiana". Oporinus mortis en la 6-a de julio de la sekvanta jaro. Lia funebra parolado fariĝis de la teologo kaj reformisto Simon Sulzer (1508-1585), kaj sepultiĝis apud Erasmo kaj Simon Grynaeus (1493-1541).

Oporinus edziĝis kvarfoje: en 1527 li edziĝis unuanupte kun Margarethe Feer, vidvino de sia amiko Xyloctetus, kaj post ŝia morto, li edziĝis duanupte kun Maria Nochpur, kun kiu li vivis preskaŭ tridek jarojn. Pli malfrue li edziĝis al la vidvino de la presisto Johannes Hervagius (1497-1558), kiu siavice ankaŭ mortis kaj sekve li edziĝis al Faustina Iselin, filino de la humanisto kaj polimato Bonifacius Amerbach (1495-1562). Johannes Oporinus estas ankaŭ la pripatrina onklo je dinastio de svisaj kuracistoj, Theodor Zwinger (1533-1588), dank'al la edziniĝo de sia fratino, Chrétienne Herbster, kun Leonard Zwinger (1501-1538), kiu post la morto de ĉi-lasta, ŝi edziĝis al Konrado Likosteno (1518-1561).

Selektita publikaĵaro redakti

  • De humani corporis fabrica des Humanisten Andreas Vesalius (1514–1564), der 1543 erschien.
  • Saxonis Grammatici Danorum Historiae Libri XVI, 1543
  • De ponderibus et mensuris, 1544, Epiphanius (Constantiensis), Johannes Oporinus
  • Hesiodi Ascraei poetae vetustissimi ac sapientissimi opera, quae quidem extant, omnia Graece, cum interpretatione Latina e regione, ut conferri a Graecae linguae studiosis citra negocium possint: Rerum et verborum in iisdem memorabilium locupletiss. Index ; Adiectis etiam iisdem Latino carmine elegantissime versis, & Genealogiae deorum a Pylade Brixiano viro doctiss. descriptae, Libris V., 1544, Hesiodus, Boninus Mombritius, Johannes Ulpius, Nicolaus Valla (Mönch.), Johannes Oporinus, Oporin, Johannes (Offizin, Basel), Stadtbibliothek (Solothurn)
  • Historia vera de morti sancti viri Ioannis Diazii Hispanics [...] verkita de Claudium Senarclaeum, kaj atribuita al Francisco de Enzinas (1518-1552), oktobro 1546
  • Dramata Sacra, Comoediae Atqve Tragœdiæ aliquot è Veteri Testamento ..., 1547
  • De Haereticis, an sint persequendi et omnino quomodo sit cum eis agendum, doctorum virorum tum veterum, tum recentiorum sententiae, Magdeburgi (i.e. Basilae), per G. Rausch (i. e. Oporinus), 1554, far Sebastian Castellion (1515-1563), pri la kondamna verdikto kontraŭ Mikaelo Serveto (1511-1553)
  • Catalogus testium veritatis, bazita sur la eklezihistorio far Matthias Flacius Illyricus, inter 1556 kaj 1562
  • Dionis Nicaei, rerum Romanarum à Pompeio Magno, ad Alexandrum Mamææ filium Epitome, 1558, Cassius (Dio), Johannes Oporinus
  • Magdeburger Centurien, inter 1559 kaj 1574
  • Antidotvm Adversvs Enthusiastarum, Metusiastarum & Synusiastarum Cauillos & Calumnias, In Cavsa Evcharistica: Ioanne Pinciero Veterano Autore. Accesserunt Etiam Philippi Melanthonis De Eadem Re Aliquot Epistolae.(Ivdicivm ... De Controuersia Coenae Domini.), 1561, Johannes Pincier, Philipp Melanchthon, Johannes Oporinus
  • Gratulationes In Nvptias Optimi Et Doctiss. Viri, clarissimiq[ue] D. Ioannis Oporini Basiliesis & honestiss. ac ornatiss. matronae, Favstinæ: D.D. Bonifacij Amerbachij, &c. filiae: & D.D. Vlrici Iselini, iampridem piè defuncti, relictae uiduae: iucunde uarieq[ue] multis carminum generibus compositae: Anno Christi, M.D. LXVI. editae, die 1 Augusti, qui dies istis nuptijs solennis erat, Johannes Oporinus, Faustina Oporinus, 1566
  • Exuviae Joannis Oporini typographi Basiliensis: hoc est: bibliotheca librorum impressorum: In gratiam eorum qui comparare volent degesta co edita, 1571
  • Rebecca Comoedia Nova Et Sacra, Ex XXIII. Capite Geneseos, Ad Plauti Et Terentij Imitationem Scripta: Et Ad Nuptias Illvstriss. Principis Ac Domini, Domini Lvdovici, Ducis Vvirtembergici Ac Teccij ... Adornata A Nicodemo Frischlino, Academiae Tubingensis Professore Publico, Etc. ..., 1584, Nicodemus Frischlin, Heinrich Becker, Karl Christoph Beier, Balthasar Bidenbach, Georg Calaminus, David Chyträus, Christian Egenolff, Leonhard Engelhart, Johann Fichard, Johann Lauterbach, Johannes Magirus, Johannes Oporinus, Peter Paganus, Aegidius Periander, Johannes Posthius, Nikolaus Rüdinger, Paulus Schede Melissus, Josias Simmler, Hieronymus Wolf
  • Rvdimentorvm Cosmographicorvm Ioannis Honteri Coronensis, Libri Iiii. Carmine Heroico Conscripti. Quibus Nunc Primùm Acceßêre Instrvctiones De Sphaera Mundi ... Vniversalis Item Chronici Compendium Nouum ..., 1600, Johannes Honterus, Johann Buchler, Desiderius Erasmus, Rumold Mercator, Ortolph Marolt, Johannes Oporinus, Friedrich Weidebrand, Matthias Quad.

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Oni diras ke tiu raporto de Oporino estis parto de komploto por detrui la reputacion de Paracelsus. Vidu Paracelsus: The Man who Defied Medicine : His Real Contribution to Medicine ..., Hugh D. Crone
  2. esperante: La fabriko de la homa korpo.