Johano TzetzesIoannes Tzetzes (Ιωάννης Τζέτζης, Ioannis Tzetzis, ĉirkaŭ 1110 - ĉirkaŭ 1180), bizanca verkisto kaj saĝulo, frato de la filologo Isaac Tzetzes.

Johano Tzetzes
Persona informo
Naskonomo Ἰωάννης Τζέτζης
Naskiĝo 30-an de novembro 1109 (1109-11-30)
en Konstantinopolo
Morto 30-an de novembro 1179 (1179-11-30) (70-jaraĝa)
en Konstantinopolo
Lingvoj antikva grekalatinamezepoka greka vd
Ŝtataneco Bizanca imperio vd
Familio
Gefratoj Isaac Tzetzes vd
Profesio
Okupo filologo • verkisto • poeto • mitologo • gramatikisto • ŝtata funkciulolingvisto vd
Laborkampo lingvoscienco vd
Verkado
Verkoj Chiliades ❦
Ad Lycophronem vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li ricevis elstaran filologian edukadon kaj estis dum ioma tempo instruisto de gramatiko; poste li dediĉis sin al la literaturo, okupo kiu certigis ĉiutagan vivtenon. En siaj verkoj li parolas pri la diversaj cirkonstancoj de sia ekzistado: temas pri homo de la 12-a jarcento kiu vivas el sia literatura agado kaj kiu plendas senĉese pri sia malriĉo, kaj, serĉe de dankemo el riĉuloj kaj nobeluloj, li dediĉas al ili siajn verkojn. Li koleretas ke oni ne agnoskas taŭge liajn kapablojn kaj falis iam en tia mizero ke el liaj libroj restis al li nur unu ekzemplero de Plutarko. Pro monmanko, li ne povis disponi el la necesaj verkoj kaj devis fidi ĉefe en sia memoro, kaj tiele li faraĉis en siaj verkoj multajn fundamentajn historiajn erarojn.

Literaturo redakti

  • A. A. Vasiliev, Historia del Imperio Bizantino. Dua Volumo: De las Cruzadas a la Caída de Constantinopla (1081-1453).