Johano Vilhelmo (Jülich-Kleve-Berg)

Johano Vilhelmo de Jülich-Kleve-Berg (naskiĝinta la 29-an de majo 1562; mortinta la 25-an de marto 1609) estis de 1574 ĝis 1585 princepiskopo de Monastero kaj ekde 1592 ĝis sia morto duko de la Unuiĝintaj Duklandoj Jülich-Kleve-Berg same kiel Grafo de Mark kaj Ravensberg.

Johano Vilhelmo
Princepiskopo de Monastero
Duko de Jülich-Kleve-Berg
Johano Vilhelmo, kuprogravuraĵo de Dominicus Custos (1600–1602)
Johano Vilhelmo, kuprogravuraĵo de Dominicus Custos (1600–1602)
Persona informo
Naskiĝo 28-an de majo 1562 (1562-05-28)
en (informo mankas)
Morto 25-an de marto 1609 (1609-03-25) (46-jaraĝa)
en (informo mankas)
Tombo St. Lambertus vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Familio
Dinastio Dinastio Mark vd
Patro Vilhelmo de Jülich-Kleve-Berg vd
Patrino Maria de Habsburgo vd
Gefratoj Charles Frederick of Jülich-Cleves-Berg • Magdalene of Jülich-Cleves-Berg • Anna of Cleves • Marie Eleonore of Cleves • Sibylle of Jülich-Cleves-Berg vd
Edz(in)o Jakobea of Baden • Antonia of Lorraine vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto vd
Aktiva en Münster vd
Princepiskopo de Monastero
Dum 1574 ĝis 1585
Antaŭulo Johano de Hoya
Sekvanto Ernesto de Bavario
Duko de Jülich-Kleve-Berg
Dum 1592–1609
Duko de Jülich-Berg
Dum 1592–1609
Antaŭulo Vilhelmo de Jülich-Kleve-Berg
Sekvanto (Heredo-milito pri Jülich-Kleve)
Wolfgang Wilhelm von Pfalz-Neuburg
Duko de Kleve
Dum 1592–1609
Antaŭulo Vilhelmo de Jülich-Kleve-Berg
Sekvanto (Heredo-milito pri Jülich-Kleve)
Johano Sigismundo de Brandenburgio
Grafo de Mark
Sekvanto Johano Sigismundo de Brandenburgio
Grafo de Ravensberg
Sekvanto Johano Sigismundo de Brandenburgio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Episkopo de Monastero en la aĝo de dek unu jaroj redakti

Ĉar Johano Vilhelmo estis la dua filo de Vilhelmo la 5-a de Jülich-Kleve kaj de la filino de Imperiestro Ferdinando la 1-a, Maria de Habsburgo, kaj la landoj de lia patro ne povis esti dividataj, li estis destinata por la eklezia stato kaj ekde sia naŭa vivojaro edukata ĉe la kolegiato Sankta Viktoro je Ksanteno, kie li pli malfrue fariĝis preposto.

La 4-an de septembro 1573 li ricevis kanonikopostenon ĉe la katedralo de Kolonjo. Jam du jarojn antaŭe, lin akceptis Johano de Hoya, Episkopo de Osnabrück, Monastero kaj Paderborn per kontrakto de la 23-a de decembro 1571 kiel helpepiskopo por la Princepiskopujo Monastero kun sukcedonto ("Koadjutor"). Kontraste al tio, tamen malsukcesis la klopodoj, certigi al li sammaniere ankaŭ la atendadon pri la postsekveco ankaŭ por Osnabrück kaj Paderborn, pro la rezisto de la respektivaj katedralaj kapituloj. La 5-an de aprilo 1574 Episkopo Johano mortis; la 28-an de aprilo Johano Vilhelmo estis unuvoĉe elektita de la kapitulo je Monastero al posteulo sub la rezervo, ke la regeco de la princepiskopujo ĝis lia plenaĝo estu direktata de la komisiitoj de la kapitulo (aparte de la katedrala lernejestro Konrado de Westerholt[1]) kaj de la profanaj landaj deputitoj.

Morto de la frato, kverelo pri la postsekvo en Monastero redakti

Tuj en la sekva jaro tamen la morto de lia pli aĝa frato Karlo Frederiko malfermis al la princo la kandidatecon pri la Unuiĝintaj Duklandoj kaj Graflandoj Jülich, Kleve, Berg, Mark kaj Ravensberg kaj tial forvokis lin de la eklezia kariero. Ĉar la monastera kapitulo ne sin montris inklina, konfidi la princepiskopujon al profana reganta princo, Vilhelmo la 5-a proponis kiel posteulo de sia filo ties kuzon, Duko Ernesto de Bavarujo, kiu jam estis episkopo de Hildesheim. (Ne konfuzu lin kun alia samnoma parenco.) La pli aĝaj katedralestroj estis emaj, plenumi ĉi tiun deziron; la malplimulto prefere konsista el la pli junaj katedralestroj tamen, kiu timis la restarigofervoron de la bavara dinastio, sin turnis al la penso, enpostenigi la protestanteman ĉefepiskopon de Bremeno, Duko Henriko de Saksujo-Lauenburg, kiu en Osnabrück estis elektita en la postenon de Johano de Hoya.

Por eviti la realigon de ĉi tiu plano kaj sukcesigi la elekton de Ernesto de Bavarujo, oni nun komence prokrastis la abdikon de Johano Vilhelmo interkonsente kun la malplimulto, la dinastio Bavarujo kaj la papo kaj poste, post kiam la abdikodokumento estis pretigita la 23-an de februaro 1577, tuj nuligis ĝin, ĉar la plimulto, male al la antaŭe donitaj promesoj, estis elektonta anstataŭ Erneston la Laŭenburganon.

La propono de la kortego de Jülich, ke la papo, por pacigi la kverelon kaj por gajni tempon, intertempe agnosku Johanon Vilhelmon kiel administranto de la princepiskopujo, en Romo trafis sur skeptikon, ĉar tie oni tenis suspekton rilate la eklezian pensmanieron de Vilhelmo la 4-a, dubis tial je tio, je Johano Vilhelmo aniĝus al la rigideklezia direkto kaj timis aparte, ke Vilhelmo, kiel li mem ricevas la komunion je ambaŭ formoj, la saman ankaŭ disdonigos al sia filo sammaniere, kio, se tiu ĉi estas la estro de episkopujo, donus ekzemplon malavantaĝan al la restarigaj strebadoj kaj kaŭzus grandan skandalon.

Gregorio la 13-a sendis komence de marto 1576 senditon al Kleve, por efiki, ke Johano Vilhelmo komuniiĝu je ununura formo. Vilhelmo tamen donis nur elturniĝan respondon kaj forŝovis la komunion de sia filo, ĉar tiu ĉi ankoraŭ havas tro malfortan komprenon. Nur Kristnaskon de 1578 li igis lin ricevi la unuan komunion laŭ unu formo. Per tio trankviligite, la papo do nomumis, ĉar intertempe la kverelo en la kapitulo de Monastero estis akriĝinta kaj la venkigo de la elekto de Ernesto preskaŭ ne estis atendebla, fine de 1579 Johanon Vilhelmon per mallonga letero administranto.

Estis tio nepre nerajtigita interveno tial, ĉar Johano Vilhelmo estis decidinta, ne eniĝi la eklezian staton. Ne plu temis pri la provizora konstato de lia elekto al episkopo, sed pri dekretado de la profana registaro de princepiskopujo, pri kiu la imperiestro, la kapitulo kaj la landaj deputitoj decidu.

Tial Rudolfo la 2-a protestis kontraŭ la arogantaĵo de la papo kaj provis konsente kun la ĉefepiskopo de Bremeno kaj ties monasteraj subtenantoj, efektivigi la elekton de unu el siaj fratoj. Tio malsukcesis tamen, same kiel la entrepreno de la malplimulto, venkigi la dukon Ernesto per surprizado de la kontraŭuloj. Ambaŭ partioj interkonsentis – preteratentante la papan skribon – je kunlaboro de la landaj deputitoj en tio, akcepti Johanon Vilhelmon kiel administranto kaj gubernatoro de la profaneco de la episkopa princlando je kunagado de la antaŭe komisiitaj pri la regeco. La 11-an de majo 1580 oni pretigis la respektivan dokumenton; rekompence Johano Vilhelmo promesis ke, tuj kiam li geedziĝos, li abdikos.

Administranto de Princepiskopujo Monastero redakti

Ekde tiam li restadis en Horstmar ĉe Monastero. De lia rega aktiveco nenio alia estas elstariginda, krom ke li majon de 1583 deziris de la urbestraro de Monastero la aprobon de la Jezuitoj.

La 2-an de majo 1585 Ĉefepiskopo Henriko mortis. Ĉar per tio la vojo por Ernesto de Bavarujo liberiĝis, Johano Vilhelmo tuj abdikis.

Geedzeco kun Jakoba de Baden, konflikto kun la patro redakti

 
Pieda turniro sur la foirejo de Duseldorfo okaze de la geedziĝo de Johano Vilhelmo de Jülich-Kleve-Berg kun Margrafino Jakoba de Baden

Jam la 14-an de septembro 1584 li estis gefianĉinta kun Margrafino Jakoba de Badeno; la 16-an de junio 1585 ili geedziĝis en la kapelo de la kastelo de Duseldorfo kaj festis tion per giganta pompo en la ĉefurbo de la duklanda triopo, ĉirkaŭ kiu furiozis la Truĥzesa Milito. La geedzeco estis okazigita por pli firme ligi la junan dukon al la restariga partio.

Komence li tamen sekvis la tendencon de sia patro, do malinklina al Hispanujo kaj peranta inter kontraŭaj flankoj en ekleziaj demandoj. Nur kiam li je admono de Rudolfo la 2-a 1586 estis konsultata al la regado, lia sinteno ŝanĝiĝis. Arbitre li nun agis kontraŭ la protestantismo en la landoj de Jülich. Per tio li tamen malamikiĝis kun la konsilantoj de sia patro kaj kun tiu ĉi mem, kiu de multaj jaroj pli kaj pli mense malsaniĝante inklinis al suspektema zorgo pri sia potenco.

Jam ke Johano Vilhelmo tiel junaĝe estis rangaltigita al administranto de Monastero, estis pleninta lin per iom malsimpatio kontraŭ tiu. Nun okazis, ke la patro forlasis la konsilantaron, kiam li renkontis tie sian filon. Ankaŭ kun la plimulte protestantaj landaj deputitoj ekestis pro la restarigoprovoj de la juna duko akraj kvereloj.

Mensmalsano redakti

 
Johano Vilhelmo en la aĝo de 43 jaroj, laŭ Johan Malthain, 1605

Tiuj ĉi cirkonstancoj efikis malfavoraj sur la mensan staton de Johano Vilhelmo. Li estis, kiel evidentas el ekspertizo de Reiner Solenander, la duka ĉefkuracisto, de nature malforta je korpo kaj menso kaj li estis heredinta la malsanecan dispozicion de sia patro. Sub la ekscitiĝoj de la kvereloj, en kiujn li eniĝis, tiu ĉi pli kaj pli disvolviĝis. Unuaflanko li forĝis je konfuza ambicio ĉiajn planojn, neniigi la „herezon“, do la protestantismon, en la Unuiĝintaj Duklandoj kaj deŝiri de sia patro la regecon, aliaflanke lin plenigis kreskakvante la timo, ke li estas minacata de konspiroj kaj atencoj kontraŭ sia vivo.

La koncedoj, kiujn la landaj deputitoj estis ricevintaj, kaj la fakto, ke tiuj ĉi starigis propran registaron kontraŭ la princan malgraŭ lia malkonsento, tio ke li estis plene elfermita de la regado, kaj ke la konsilantoj tenis lin kaj lian edzinon en prema manko de mono, kreskigis la malsanon de la juna duko. Aldoniĝis la ĉagreno pri la sengefileco de lia geedzeco kaj pri la ruinigo de la landoj de Jülich fare de hispanaj kaj nederlandaj militistoj.

Marton kaj pli forte someron de 1589 lin atakis timoplena melankolio. La 1-an de januaro 1590 la malsano plene eksplodis; kelkajn semajnojn poste li falis en furiozan deliron. Ekde tiam li restis freneza, sed lia stato pliboniĝis sekve de traktado ekde 1597 fare de angla kuracisto vokita el Nederlando, ke oni povis malaresti lin kaj – post kiam la 20-an de junio 1599 lia ekzino Jakoba de Baden la 3-an de septembro 1597 estis murdita – geedzigi kun Dukino Antonia de Loreno, por eviti la formorton de la vira gento de Jülich.

Ankaŭ tiu ĉi geedzeco restis sengefila, kvankam Antonia kaj sia edzo sin submetis al longedaŭraj ekzorcismoj, por forigi la nefekundecon kaj lian mensmalsanon laŭŝajne transirinta en katatonion. La 25-an de marto 1609 Johano Vilhelmo mortis sen heredontoj, translasanta siajn landojn al la heredsekvoordo-konflikto pri Jülich-Kleve inter siaj onkloj resp. ties filoj. La neklara situacio post lia morto evidentiĝis en tio, ke la kadavro de la mortinto preskaŭ du jardekojn estis ekspoziciata en plumboĉerko en la kapelo de la kastelo je Duseldorfo starigita de Alessandro Pasqualini. Nur la 30-an de oktobro 1628 okazis je partopreno de Palatingrafo Volfgango Vilhelmo, de la tuta kortego de Jülich-Berg kaj multaj aliaj altranguloj ŝtata entombigo, kiu transportis la kadavron de la lasta duko de Jülich-Kleve-Berg je solena procesio de la kastelokorto al la tombejo en la kolegiatopreĝejo Sankta Lamberto.

Fontoj redakti

  • zum 20. Todestag: Adolph vom Kamp: Beschribung der Begrebnus weilandt Des Durchleuchtigen Hochgebornen Fürsten & Herren Herren Iohan-Wilhelm hertzogen zu Gulich Cleve und Berg Graue zu der Marck Rauensberg und Moers herr zu Rauenstein Cristseliger Gedechtnus der letzte Aus Diesem fürstlichem Stam Welche gehalten Vor den zu Düsseldorf den 30 Octobris 1628 Nach dem ihre Fürst Gnade Leichnam Bey de 20 Jahr Nach Dero Seligen Absterben in der Hoff Capellen Alda Oben der Erden Unbegraben gestanden. s. n., s. l. 1628, (Cifereca eldono de la Universitata kaj Landa Biblioteko je Duseldorfo).
  • Hermann Kock: Series episcoporum Monasteriensium, eorundemque vitæ ac gesta in ecclesia. Volumo 3: À Francisco I. de Waldeck usque ad Chrph. Bern. de Galen exclus. Köerdinck Erben, Monastero 1802, p. 143 sj.
  • Joseph Niesert: Münstersche Urkundensammlung. Volumo 7. In Commission der Rieseschen Buchhandlung, Coesfeld 1837, 225 sj.
  • Johannes Janssen (eldoninto): Die münsterischen Chroniken von Röchell, Stevermann und Corfey (= Die Geschichtsquellen des Bisthums Münster. Bd. 3). Theissing, Münster 1856, p. 49 sj.
  • Augustin Theiner: Annales ecclesiastici post Caesarem Baronium, Odoricum Raynaldum, ac Jacobum Laderchium ab an. 1572 ad nostra eesque tempora continuati. Band 2–3. Typographia Tiberina, Rom 1856, (Digitalisat Bd. 2, Digitalisat vol. 3).
  • Mitteilungen aus ungedruckten Akten von Max Lossen

Literaturo redakti

  • Peter Philipp Wolf: Geschichte Maximilians I. und seiner Zeit. Band 2. Lindauer, München 1807, S. 514 Anmerkung.
  • Beer von Lahr: Original-Denkwürdigkeiten eines Zeitgenossen am Hofe Johann Wilhelm's III., Herzogs von Jülich, Cleve, Berg. Nebst einem Anhange von Original-Briefen und Verhandlungen betreffend den Proceß der Herzogin Jakobe. Schreiner, Düsseldorf 1834, (Digitalisat).
  • Max Goebel: Exorcisation des Herzogs Johann Wilhelm von Cleve im August 1605. (Gleichzeitiger handschriftlicher Bericht eines Augenzeugen). In: Monatsschrift für die evangelische Kirche der Rheinprovinz und Westphalens. Heft 1, 1853, ZDB-ID 520148-2, 20–34 ff.
  • Anton Mörath: Beiträge zur Geschichte der rheinischen Linie des Fürstenhauses Schwarzenberg. In: Zeitschrift des Bergischen Geschichtsvereins. Bd. 12 = NF Bd. 2, 1876, S. 201–235.
  • Karl Wilhelm Bouterwek: Exorcizatio, an Herzog Johann Wilhelm geübt. En: Zeitschrift des Bergischen Geschichtsvereins. vol. 13 = NF Bd. 3, 1877, pj. 201–211.
  • Felix Stieve: Zur Geschichte der Herzogin Jakobe von Jülich. En: Zeitschrift des Bergischen Geschichtsvereins. vol. 13 = NF Bd. 3, 1877, S. 1–197.
  • Felix Stieve: Actenstücke und Regesten zur Geschichte der jülicher Lande in den Jahren 1597–1608. En: Zeitschrift des Bergischen Geschichtsvereins. Bd. 16 = NF Bd. 6, 1880, S. 1–72.
  • Felix Stieve: Johann Wilhelm, Herzog von Jülich-Cleve. En: Allgemeine Deutsche Biographie (ADB). Band 14, Duncker & Humblot, Leipzig 1881, S. 228–230.
  • Manfred Wolf: Johann Wilhelm. En: Nova Germana Biografio (NDB). Band 10, Duncker & Humblot, Berlin 1974, ISBN 3-428-00191-5, S. 491 f. (Digitalisat).
  • Sabine Graumann: „So ist die Haubtesblödigkeit nit besser“. Medizinische Consilia für Herzog Johann Wilhelm von Jülich-Kleve-Berg (1562–1609). In: Stadt Hilden: Vorträge '93 (= Hildener Museumshefte. 5). Rhein-Eifel-Mosel-Verlag, Pulheim 1993, pj. 83–107.
  • H. C. Erik Midelfort: Mad Princes of Renaissance Germany. University Press of Virginia, Charlottesville VA 1994, ISBN 0-8139-1501-5 (Deutsche Übersetzung von Peter E. Mayer unter dem Titel: Verrückte Hoheit. Wahn und Kummer in deutschen Herrscherhäusern. Klett-Cotta, Stutgarto 1996, ISBN 3-608-91236-3, pj. 138–170).
  • Rolf-Achim Mostert: Wirich von Daun Graf zu Falkenstein (1542–1598). Ein Reichsgraf und bergischer Landstand im Spannungsgefüge von Machtpolitik und Konfession. Düsseldorf 1997 (Duseldorfo, Universitato Heinrich Heine, doktortezo, 1997).
  • Rolf-Achim Mostert: Der jülich-klevische Regiments- und Erbfolgestreit – ein Vorspiel zum Dreißigjährigen Krieg. En: Stefan Ehrenpreis (eld.): Der Dreißigjährige Krieg im Herzogtum Berg und seinen Nachbarregionen (= Bergische Forschungen. Bd. 28). Schmidt, Neustadt an der Aisch 2002, ISBN 3-87707-581-9, pj. 26–64.
  • Olaf Richter: Die jülich-bergischen Räte und der Erbfolgestreit. In: Manfred Groten, Clemens von Looz-Corswarem, Wilfried Reininghaus (Hrsg.): Der Jülich-Klevische Erbstreit 1609. Seine Voraussetzungen und Folgen. (= Publikationen der Gesellschaft für Rheinische Geschichtskunde. Vorträge. 36 = Veröffentlichungen der Historischen Kommission für Westfalen. NF 1 ). Vortragsband. Droste, Duseldorfo 2011, ISBN 978-3-7700-7636-9, S. 111–136.

Referencoj redakti

  1. Antiquariat Tobias Müller: Münsteraner Bischofswahl. En: Katalog 10. Antiquariat Müller, Würzburg 2014, p. 33 s; p. 34.