Johano de Burbono kaj Batenbergo

Johano de Burbono kaj Batenbergo, hispane Juan Carlos Teresa Silverio Alfonso de Borbón y Battenberg[1] aŭ mallonge Don Juan de Borbón (Reĝa Palaco de La Farmo Sankta Ildefonso, 20-a de junio 1913 - Pamplona, 1-a de aprilo 1993), tria filo de reĝo Alfonso la 13-a, estis estro de la Reĝa Familio de Hispanio en ekzilo ekde la 15-a de januaro 1941 ĝis la 14-a de majo 1977.[2][3] Tiutage per diskurso en la Palaco de la Zarzuela oficiale abdikis el siaj rajtoj favore de sia filo la reĝo Johano Karlo la 1-a, sed konservis por si mem la uzadon de la titolo de Grafo de Barcelono, propra de la hispanaj reĝoj.

Johano de Burbono kaj Batenbergo
Johano de Burbono kaj Batenbergo, grafo de Barcelono. Rezignoj de liaj pli aĝaj fratoj Alfonso kaj Jaime igis lin portanto de la dinastiaj rajtoj.
Johano de Burbono kaj Batenbergo, grafo de Barcelono. Rezignoj de liaj pli aĝaj fratoj Alfonso kaj Jaime igis lin portanto de la dinastiaj rajtoj.
Persona informo
Juan de Borbón
Naskonomo Juan Carlos Teresa Silverio Alfonso de Borbón y Battenberg
Naskiĝo 20-an de junio 1913 (1913-06-20)
en Reĝa Palaco de La Farmo Sankta Ildefonso
Morto 1-an de aprilo 1993 (1993-04-01) (79-jaraĝa)
en Pamplono
Mortis per laringa kancero vd
Tombo reĝa kripto de El Escorial vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj katalunahispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Subskribo Johano de Burbono kaj Batenbergo
Familio
Dinastio Burbonoj de Hispanio vd
Patro Alfonso la 13-a vd
Patrino Viktorino Eŭgenino vd
Gefratoj Alfonso Pio de Burbono-Hispanio • Jakobo-Henriko de Burbono • Infanta Beatriz of Spain • Infanta María Cristina of Spain • Infante Gonzalo of Spain vd
Edz(in)o María de las Mercedes de Burbono-Du Sicilioj vd
Infanoj Infanta Pilar, Duchess of Badajoz • Johano Karlo la 1-a • Infanta Margarita, Duchess of Soria • Infante Alfonso of Spain vd
Parencoj Princino Beatrico de Britio vd
Profesio
Okupo mararmea oficiro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Se li estus estinta reĝo, Johano de Burbono estus estinta Johano la 3-a de Hispanio, kaj diversaj monarkiaj sektoroj plendas ke oni agnosku lin kiel reĝo spite ke li ne reĝis fakte (same kiel ĉe Johano la 1-a kaj Ludoviko la 17-a de Francio).[4] Fakte kiel reĝo estas entombigita en la reĝa tombejo de la Monaĥejo de El Escorial.

Kiel tria filo (kvina ido) de Alfonso la 13-a, li ne estis destinita al heredo de la krono. Sed la plej aĝa filo, Alfonso de Burbono kaj Batenbergo, rezignis por edziĝi al nenobela virino en 1933, kaj la dua, Jaime de Burbono kaj Batenbergo, estis devigita rezigni ĉar li estis surdamutulo (poste pentis kaj volis repreni siajn rajtojn). Krome li edziĝis al virino, kvankam nobela, ne de reĝa familio. Poste estis vico de la du pli aĝaj fratinoj (Beatriz de Burbono kaj Batenbergo kaj María Cristina de Burbono kaj Batenbergo), super kiuj li preterpasis preferinde ĉar ili estas virinoj, kio igis Johanon la heredonto de la dinastiaj rajtoj de la Burbonoj en Hispanio.

Post la Hispana Enlanda Milito, li klopodis estri monarkian movadon por restaŭrado de la dinastio en Hispanio, sed Francisco Franco tute malpermesis tion. En 1956 li ege suferis frapon kiam, ŝajne dum akcidento, lia pli aĝa filo Johano Karlo, la estonta reĝo, mortigis la pli junan filon, tre amitan de la patro, nome Alfonso.

Monumento al Juan de Borbón en Madrido.

La generalo Franco konvinkis lin ke li ne intencas redoni la Tronon; sed li akceptis ke lia filo Johano Karlo edukiĝu en Hispanio sub kontrolo de la diktatoro kaj ke tiu nomumu lin sukcedanto kun titolo de reĝo por ŝtatestreco (19-a de julio de 1969), kvankam tio distancigis dum kelkaj jaroj la patron kaj la filon, kiuj ne estis tiom amikaj post la menciita akcidento. Fakte ne eblas konsideri reĝon Johanon Karlon laŭ la burbona tradicio ĝis kiam la patro abdikis en la persono de sia filo en 1977, kiam li konstatis la demokratian sintenon de sia filo, pri kiu Don Juan dubis.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti