Johano la 11-a

papo de la katolika eklezio

Johano la 11-a (latine: Ioannes Undecimus, mortinta en la decembro de 935 en Romo) estis papo inter 931-935.

Johano la 11-a
125-a papo de la katolika eklezio
Pontifiko de marto 0931 [#]
ĝis decembro 0935 [#]
Antaŭulo Stefano la 7-a
Sekvanto Leono la 7-a
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 909 (0909-11-30)
en Romo
Morto decembro 935
en Romo
Lingvoj latina lingvo [#]
Familio
Patro Serĝo la 3-a [#]
Patrino Marozia [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li proklamitis en februaro/marto 931 papo fare de sia patrino Marozia kiu tiutempe fakte regis la urbon; kiel papo li tute dependis de ŝi. Laŭ la imperiestrema historiografo Liutprando el Kremono li estis filo de la papo Serĝo la 3-a.[1]

En la jaro 932 li arestitis kune kun la patrino fare de ties filo - do fare de sia duonfrato Alberiko el Spoleto - kaj mortis - verŝajne dum malliberiĝo - en la jaro 935 en Laterano.[2]. Lia tombo troviĝis, laŭ Pavinio, ene de la Baziliko Sankta Johano de Laterano, dume la historiisto grava Louis Duchesne lokigis la tombon antaŭ la portaloj de la menciita kirko. Situo ekzakta ne konatas, la tombo nuntempe ne plu ekzistas. Eklezipolitike li tre favoris la Klunizan kongregacion kiu poste iĝis forta reformanta organizo ene de la Eklezio.

Notoj redakti

  1. Liutprand, Liber antapodoseos III 43
  2. Informo ĉe BBKL

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Johannes XI. (Papst) en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti