Johano la 2-a (Kipro)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Johano la 2-a

Johano la 2-a de Luzinjano (1418-1458) estis reĝo de Kipro kaj ankaŭ titulara reĝo de Armenio kaj titulara reĝo de Jerusalemo inter 1432 kaj 1458, estinte antaŭe titulara princo de Antioĥio.

Johano la 2-a de Kipro
Reĝo de Kipro
Regado 1432–1458
Antaŭulo Janus de Kipro, lia patro
Sekvanto Ĉarlota de Kipro, lia filino
Blazono de reĝlando de Kipro, Armenio kaj Jerusalemo, post la jaro 1393
Blazono de reĝlando de Kipro, Armenio kaj Jerusalemo, post la jaro 1393
Persona informo
Naskiĝo 16-an de majo 1418 (1418-05-16)
en Nikozio
Morto 28-an de julio 1458 (1458-07-28) (40-jaraĝa)
en Nikozio,  Kipro
Familio
Dinastio House of Poitiers-Lusignan • Ramnulfidoj vd
Patro Janus of Cyprus vd
Patrino Charlotte de Bourbon vd
Gefratoj Anne of Cyprus vd
Edz(in)o Amadea Palaiologina of Montferrat • Helena Palaiologina vd
Amkunulo Marietta de Patras vd
Infanoj Ĉarlota, reĝino de Kipro • Jakobo la 2-a de Kipro • Cleopha of Cyprus vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
titulara reĝo de Armenio
Dum 1432–1458
Antaŭulo Janus de Kipro
Sekvanto Ĉarlota de Kipro
titulara reĝo de Jerusalemo
Dum 1432–1458
Antaŭulo Janus de Kipro
Sekvanto Ĉarlota de Kipro
titulara princo de Antioĥio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Johano edziĝis al Amadea (france Aimée) Paleologina de Monferrato (1429-1440), reĝino de Kipro, titulara reĝino de Jerusalemo kaj Armenio, filino de Johano Jakobo, Markizo de Monferrato (1395-1445) kaj ne havis infanojn. Lia dua edzino, Helena Paleologina (1428-1458), estis malproksima parencino de lia unua edzino, sola infano kaj filino de Teodoro la 2-a Paleologa (1396-1448), Despoto de Moreo kaj ties edzino Kleofa Malatesta (1420-1433). Teodoro estis filo de la Orienta Romia Imperiestro Manuelo la 2-a Palaeologa (1350-1425) kaj Helena Dragaš (1372-1458), kaj frato de la du lastaj bizancaj imperiestroj, Johano la 8-a Paleologa (1392-1448) kaj Konstantino la 11-a (1405-1453). El sia dua edziĝo li havis du filinojn: Ĉarlota, reĝino de Kipro (1444–1487) kaj Kleofa de Luzinjano, kiu mortis infane.

Okaze de la morto de Johano la 2-a, lia sola vivanta legitima infano Ĉarlota lin sukcedis en la trono. Dum lia reĝado, Korikos[1], la sola kipra fortikaĵo en Anatolio perdiĝis al la dinastio Karamanlis[2] en 1448.

Johano havis nelegitiman infanon kun Marieta Patras[3], kies nomo estis Jakobo la 2-a (1439-1473), kiu estis nomumita Ĉefepiskopo de Nikozio kiam li estis 16-jara. Jakobo la 2-a laŭŝajne ne estis ideala ĉefepiskopo kaj estis forigita el sia titolo post la murdo de la reĝa ĉambelano. Lia patro eventuale lin pardonis kaj restaŭrigis lin al lia ĉefepiskopeco. Jakobo la 2-a kaj Helena estis malamikoj, kaj ili konkurencis pri influo sur Johano la 2-a. Post la morto de Helena, en 1458, laŭŝajne Johano estis indikonta Jakobon kiel sian sukcedonton, tamen, Johano mortis antaŭ ol li povis plenumi tion.

Johano estis la lasta senpera legitima vira devenanto de Rajmondo de Antioĥio (1105-1149), plej juna filo de Vilhelmo la 9-a (1071-1126).

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. New Advent
  2. La Dinastio Karamanlis laŭŝajne estis bizancaj kristanoj parolantaj la turkan kiu post kelkaj jardekoj translokiĝis al Grekio post la falo de Konstantinopolo.
  3. Marieta Patras estis greka amantino de Johano la 2-a de Kipro. Ŝi mortis la 12-an de aprilo 1503.