John Blow (n. ĉirkaŭ 1649, m. la 1-an de oktobro 1708) estis angla komponisto kaj orgenisto.

John Blow
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1649 (1649-01-01)
en Nottinghamshire
Morto 1-an de oktobro 1708 (1708-10-01) (59-jaraĝa)
en Civito de Vestminstro
Tombo Abatejo Westminster
Lingvoj angla
Ŝtataneco AnglioReĝlando de Granda Britio
Okupo
Okupo komponistoorgenisto • muzikinstruisto • kantisto
vdr
John Blow

Vivo redakti

John Blow verŝajne naskiĝis ĉe Newark-on-Trent, Nottinghamshire - tion li asertis kiam li doktoriĝis en 1677. Oni ne scias lian naskiĝdaton, sed li baptiĝis la 23-an de februaro 1649. Li iĝis knab-ĥoristo de la reĝa kapelo de Anglio kaj montris sin tre lerta muzikisto. Dum li ankoraŭ junis, li komponis plurajn religiajn ĥorverkojn.

Li iĝis orgenisto de Abatejo Westminster en 1669, kaj iĝis vir-ĥoristo de la reĝa kapelo en 1673. Tiun septembron li edziĝis al Elizabeth Braddock, kiu poste mortis dum akuŝo. En 1680 Henry Purcell anstataŭis lin kiel orgenisto de Abatejo Westminster. En 1687 li iĝis estro de la ĥoro de Katedralo Sankta Paŭlo (Londono), kaj, en 1695, orgenisto de Preĝejo Sankta Margaret (Westminster), kaj verŝajne reiĝis orgenisto de Abatejo Westminster post la morto de Purcell tiun jaron. En 1699 li estis nomumata la unua Komponisto de la Reĝa Kapelo.

Verkoj redakti

John Blow komponis multajn religiajn ĥor- kaj orgen- verkojn, kaj ankaŭ verkojn por klaviceno. Inter 1680 kaj 1687 li komponis, por la reĝa kortego de Karlo la 2-a sian solan operon, Venus and Adonis, pri la amafero de la diino Venuso kaj Adoniso: Moll Davis, amorantino de Karlo la 2-a, ludis la rolon de Venuso, kaj ties filino per Karlo, Damo Mary Tudor, tiun de Kupido.