John Boswell

usona historiisto

John BOSWELL (n. la 20-an de marto, 1947 – m. la 24-an de decembro, 1994) estis historiisto kaj profesoro en Universitato Yale. Granda parto el lia kariero enfokusiĝis pri la rilato inter samseksemeco kaj religio (precipe mezepoka kristanismo). Li naskiĝis en Bostono en armea familio, studis ĉe la Kolegio de William kaj Mary, kaj tie konvertiĝis al Romkatolikismo. Li ricevis la doktoran gradon de Harvard kaj dungiĝis en la historia fako ĉe Yale. Li mortis en 1994 pro sekvoj de aidoso.

John Boswell
Persona informo
John Eastburn Boswell
Naskiĝo 20-an de marto 1947 (1947-03-20)
en Bostono
Morto 24-an de decembro 1994 (1994-12-24) (47-jaraĝa)
en New Haven
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per morto pro aidoso vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato HarvardLa Kolegio de Vilhelmo kaj Maria vd
Profesio
Okupo lingvistohistoriisto vd
Verkado
Verkoj Christianity, Social Tolerance and Homosexuality ❦
Same-Sex Unions in Pre-Modern Europe vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Liaj libraj verkoj estas:

  • Royal Treasure: Muslim Communities Under the Crown of Aragon in the Fourteenth Century ("Reĝa trezoro: Islamaj komunumoj sub la krono de Aragono en la dek-kvara jarcento", 1977)
  • Christianity, Social Tolerance and Homosexuality ("Kristanismo, socia tolerado kaj samseksemo", 1980)
  • The Kindness of Strangers: Child Abandonment in Western Europe from Late Antiquity to the Renaissance ("La Kompato de nekonatoj: Forlasado de infanoj en okcidenta Eŭropo de la malfrua antikveco ĝis la renesanco", 1988)
  • Same-Sex Unions in Pre-Modern Europe ("Samseksaj unuiĝoj en antaŭmoderna Eŭropo", 1994)

Vidu ankaŭ redakti

Duoj de martiroj redakti

Eksteraj ligiloj redakti