John Moses BROWNING (21a de januaro[1] aŭ 23a de januaro[2] de 1855 – 26a de novembro 1926) naskiĝis en Ogden, Utaho, kaj estis usona desegnisto de pafarmiloj, kiu desegnis grandan varion de armiloj, kartoĉoj kaj mekanismoj de armiloj, multaj el kiuj estas uzataj ankaŭ tra la tuta mondo. Estas la plej grava figuro en la disvolvigo de modenaj aŭtomataj kaj duonaŭtomataj armiloj, kun 128 ricevitaj patentoj de armiloj. Lian unuan patenton li ricevis la 7an de oktobro 1879.

John Browning
Persona informo
Naskiĝo 23-an de januaro 1855 (1855-01-23)
en Ogden, Utaha Teritorio
Morto 26-an de novembro 1926 (1926-11-26) (71-jaraĝa)
en Lieĝo
Mortokialo kora malsufiĉo
Tombo Ogden City Cemetery
Ŝtataneco Usono
Alma mater Utah Tech University
Subskribo John Browning
Familio
Patro Jonathan Browning
Infano Val A. Browning
Okupo
Okupo inventisto • firearms designer
Verkoj Colt M1911
M2 Browning
.45 ACP
vdr

Browning influis sur la desegno de preskaŭ ĉiuj kategorioj de pafarmiloj. Inventis aŭ faris gravajn plibonigojn en diverstipaj fusiloj por unu pafo, de levilo kaj de kurlogilo. Liaj plej gravaj kontribuoj okazis en la fako de la pafiloj de aŭtomata ŝarĝado. Li disvolvigis la duonaŭtomatan pistolon per la invento de la kurlogilo kiu nun estas en preskaŭ ĉiuj modernaj pistoloj. Li desegnis ankaŭ la unuan maŝinpafilon funkciitan per gaso, nome la Maŝinpafilo Colt-Browning M1895, nome sistemo kiu superis tiun de retroiro de masoj laŭ ricevita populareco. Aliaj sukcesaj desegnoj estis la Maŝinpafilo Browning M2 de kalibro 12,7 mm aŭ la aŭtomata fusilo BAR.

En 1917 dum la Unua Mondmilito, Browning aperigis sian plej faman modelon, nome la Maŝinpafilo Browning M1917, kiu plue estas uzata en la aktualo kaj kiu funkciigas per la retroiro de la paftubo. La Browning estis adoptitaj de la usona armeo kaj poste en multaj aliaj landoj de la NATO, kaj ŝanĝiĝis siajn kalibrojn laŭlonge de la tempopaso.

Notoj redakti

  1. Encyclopedia Britannica rete, "John Moses Browning" (en Internet Archive; jam ne plu disponebla).
  2. Pelley, Doug (2004-07). «Pictures of Headstones: John M. Browning». Arkivigite je 2007-02-05 per la retarkivo Wayback Machine Konsultita la 1an de aprilo 2020.