John Cage

usona komponisto

John Milton CAGE (naskiĝis la 5-an de septembro 1912, mortis la 12-an de aŭgusto 1992) estis eksperimenta muzika komponisto kaj verkisto, eble plej konata (aŭ eble fifama) pro sia verko 4′ 33″, ofte priskribata (iom erare) kiel kvar kaj duona minutoj da silento. Li estis frua verkisto de tio, kion li nomis ŝanca muziko (kaj kion aliaj decidis nomi aleatora muziko), muziko, kie kelkajn elementojn oni lasas al hazardo; li estas ankaŭ bone konata pro sia nenorma uzado de instrumentoj kaj sia pionira esplorado de elektronika muziko.

John Cage
Persona informo
John Cage
Naskiĝo 5-an de septembro 1912 (1912-09-05)
en Good Samaritan Hospital
Morto 12-an de aŭgusto 1992 (1992-08-12) (79-jaraĝa)
en Nov-Jorko,  Usono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Religio Zeno vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Kalifornio en Los-Anĝeleso • Los-Anĝelesa Liceo vd
Subskribo John Cage
Familio
Patrino Crete Cage vd
Edz(in)o Xenia Cage vd
Amkunulo Merce Cunningham vd
Profesio
Alia nomo Cage, Jr., John Milton vd
Okupo komponistoverkisto • poeto • universitata instruisto • muzikologo • filozofo • pentristo • muzika teoriisto • ilustristo • desegnisto • fungosciencisto • vidartisto vd
Aktiva en EŭropoNov-Jorko vd
Aktiva dum 1938–1992 vd
Verkado
Verkoj La Danĝera Nokto ❦
Du² ❦
In the Name of the Holocaust ❦
Bacchanale ❦
4′33″ ❦
Sonatoj kaj Interludoj ❦
ORGENO²/TMRLE (Tiel malrapide kiel eble) vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Cage estis amatora fungologo kaj kolektanto de fungoj.

Fruaj vivo kaj verko redakti

Cage naskiĝis en Los-Anĝeleso en Kalifornio. Lia patro estis iom originala inventisto de plejparte senutilaj aparatoj, kiu rakontis al li, ke se iu diras 'ne eblas', tio montras al vi, kion fari. Cage priskribis sian patrinon kiel virinon kun senco de societo, kiu estis neniam feliĉa. Estis ne evidente el lia frua vivo, ke li iĝos komponisto; li naskiĝis en episkopana familio, kaj lia patra nepo rigardis la violonon kiel instrumenton de la diablo. Cage mem en juna aĝo planis iĝi ministro kaj pli malfrue verkisto.

Kvankam evidente muziko ne povis esti lia elektita vojo, li diris pli malfrue, ke li havis nefokusitan volon krei, kaj radikojn de lia posta anti-establa pozo oni povas vidi en okazaĵo, kiam li lernis en la Pomona kolegio. Ŝokite trovi, ke granda nombro da lernantoj en la biblioteko legas la saman tekston, li ribelis: li iris en la provizejon kaj legis la unuan libron, verkitan de verkisto, kies nomo komencas per Z. Li ricevis la plej altan noton en la klaso. Li forlasis la kolegion en sia dua jaro kaj veturis en Eŭropon, kie li restis por 18 monatoj. Ĝuste tie li komponis siajn unuajn muzikverkojn, sed kiam li aŭdis ilin, li trovis, ke ili ne plaĉas al li; li forlasis ilin, revenante en Amerikon.

Lernoservado redakti

Li revenis al Kalifornio en 1931, lia entuziasmo por usono reviviĝis, kiel li diris, de legado de Folioj de Herbo de Walt Whitman. Li prenis lecionojn pri komponado de Richard Buhlig, Henry Cowell ĉe la Nova Lernejo por Socia Esplorado, Adolph Weiss kaj, fame, Arnold Schönberg, kiun li laŭlitere adoris. Schoenberg informis Cage, ke li instruos lin senkoste sub la kondiĉo, ke li dediĉas sian vivon al muziko. Cage rapide konsentis, sed ĉesigis la lecionojn post du jaroj. Cage pli malfrue skribis en sia lekcio Indeterminacy: post kiam mi studis kun li por du jaroj, Schoenberg diris, 'por verki muzikon, vi devas havi senton pri harmonio'. Mi klarigis al li, ke mi havis neniun senton pri harmonio. Li tiam diris, ke mi ĉiam trovos obstaklon, ke ĉiam estos kvazaŭ mi alvenus al muro, tra kiu mi ne povas iri. Mi diris, 'en tiu kazo mi dediĉos mian vivon al batado de mia kapo kontraŭ tiu muro'.

Cage komencis eksperimenti pri perkutaj instrumentoj kaj ne-instrumentoj. Iom post iom, ritmo anstataŭis harmonion kiel la bazo de lia muziko. Pli ĝenerale, li strukturigis verkojn laŭ la daŭro de sekcioj. Li vidis precedencojn por ĉi tio en la muziko de Anton Webern iugrade, sed precipe en la muziko de Erik Satie, unu el liaj plej ŝatataj komponistoj.

La Kornvala-Lernejaj jaroj redakti

En la fino de la 1930-aj jaroj li iris al la Kornvala Lernejo de la Artoj en Seattle en Vaŝingtonio. Tie li trovis laboron kiel akompanisto por dancistoj. Oni petis, ke li verku iom da muziko por akompani dancon de Syvilla Fort nomitan Bacchanale. Li deziris verki perkutan verkon, sed en la ludloko ne estis orkestrotruo por perkuta ensemblo kaj li devis verki por piano. Dum verkado de la muzikaĵo Cage eksperimentadis, metante metalan platon sur la kordoj de la instrumento. Li ŝatis la sonon, kiun tio produktis, kaj ĉi tio fine gvidis al lia invento de la preparita piano, en kiu ŝraŭboj, boltoj, bendoj de kaŭĉuko kaj aliaj objektoj estas metataj inter la kordoj de la piano por ŝangi la karakteron de la instrumento. Estas verŝajne, ke li estis influata de sia antaŭa instruisto Henry Cowell, kiu ankaŭ traktis la pianon en nenorma maniero, petante ludantojn pinĉi la kordojn per la fingroj, ekzemple. La Sonatoj kaj Interludoj de 19461948 estas large vidata kiel lia plej granda verko por preparita piano. Pierre Boulez estis inter ĝiaj admirantoj kaj organizis la unuan Eŭropan prezenton de la verko. La du komponistoj komencis korespondadi, sed ĉi tio haltis, kiam ili venis al malkonsento koncerne la uzadon de hazardo en la muziko de Cage.

Ĝuste en la Kornvala Lernejo Cage fondis perkutan orkestron, por kiu li komponis sian unuan konstruon (en Metalo) en 1939, verkon, kiu uzas metalajn perkutinstrumentojn por fari laŭtan kaj ritman muzikon. En tiu jaro li ankaŭ komponis la Imagan Pejzaĝon N-ro 1, kiu uzas gramofonon kiel instrumenton, tio estis unu el la unuaj (se ne la unua) ekzemploj de ĉi tio. Cage verkis aron da aliaj Imagaj Pejzaĝoj en pli malfruaj jaroj.

En la Kornvala Lernejo Cage interesiĝis pri multaj aĵoj, kiuj formis liajn pli malfruajn verkojn. Li lernis, danke al Gita Sarabhai, ke la celo de muziko estas malebriigi kaj kvietigi la menson, tiel farante ĝin impresebla al diaj influoj. Ĉi tio igis lin komponi muzikon denove post periodo de malcerteco pri la valoro de penado esprimi ĉion per muziko. Li interesiĝis pri hinduismo kaj Zen-budhismo kaj renkontis la danciston kaj koreografon Merce Cunningham, kiu iĝis lia vivpartnero kaj krea kunlaboranto.

Malkovro de hazardo redakti

Forlasinte la Kornvalan Lernejon, Cage aliĝis la dungitaron de la Ĉikaga Lernejo de Desegno. Kiam tie, li estis petata verki son-efektan bazan muzikan akompanadon por la radia teatraĵo la City Wears a Slouch Hat de Kenneth Patchen. Cage tiam transloĝiĝis al Novjorko, sed renkontis multajn malfacilaĵojn trovi laboron tie. Tamen, li plue verkis muzikon, kaj establis novajn muzikajn kontaktojn. Li turneis Usonon kun la Danca Kompanio de Merce Cunningham plurfoje, kaj ankaŭ turneis Eŭropon kun la eksperimenta pianisto (kaj poste komponisto) David Tudor, kun kiu li laboris proksime multajn pliajn fojojn.

Enplektis al la I Ching de Christian Wolff, Cage ekis uzi ĝin en la komponado de sia muziko por enplekti elementon de hazardo, super kiu li havos neniun regon. Li uzis ĝin, ekzemple, en la Muziko de Ŝangoj por sola piano en 1951, por determini, kiuj notoj uziĝu kaj kiam ili sonu. Li uzis hazardon en aliaj manieroj ankaŭ; Imaginary Landscape No. 4 (1951) estis komponita por dek du radiaj riceviloj. Ĉiu radio havas du ludantojn, unu regu la frekvencon, al kiu la radio agordiĝu, la alia regu la laŭtecan nivelon. Cage verkis tre precizajn instruojn en la partituro, pri kial la ludantoj ekŝaltu siajn radiojn kaj ŝangu ilin tra la tempo, sed li ne povis regi la realan sonon el ili, kiu estis dependa de kiuj radiaj programoj ludis ĉe tiuj specifaj loko kaj tempo de ludado.

Nigra Monto redakti

En 1948 Cage aliĝis la dungitaron de la Nigra-Monta Kolegio, kie li regule kunlaboris kun Merce Cunningham. Ĉirkaŭ ĉi tiu tempo Cage vizitis la anekoikan ĉambron ĉe Universitato Harvard. Anekoika ĉambro estas domo desegnita en tia maniero, ke la muroj, plafono kaj planko sorbas ĉiujn sonojn, kiuj estas farataj en la domo, anstataŭ resaltigi ilin kiel eĥojn. Ili estas ankaŭ ĝenerale ne-tralasemaj al sono. Cage eniris la ĉambron atendante aŭdi silenton, sed kiel li verkis pli malfrue, li aŭdis du sonojn, unu altan kaj kaj unu malaltan. Kiam li priskribis ilin al la reganta inĝeniero, la inĝeniero informis lin, ke la alta estis lia nerva sistemo kaj la malalta lia sango en cirkulado. Kio ajn estas la vero de ĉi tiuj eksplikoj, Cage iris al loko, kie li atendas neniun sonon, sed ankoraŭ tie estis iom. Ĝis li mortos, tio estos sonoj. kaj sono daŭros post lia morto. Oni ne bezonas timi pri la estonto de muziko. La kompreno, kiun li vidis de la malebleco de silento, gvidis al la komponaĵo de lia plej notinda verko, 4′ 33″.

Alia citata influo por ĉi tiu verko elvenis la kampon de la vidaj artoj. La amiko de Cage kaj Nigra-Monta kolego Robert Rauschenerg produktis, kiam laborante ĉe la kolegio, serion de blankaj pentraĵoj. Ĉi-tiuj estis ŝajne blankaj kanvasoj, kiuj, vere, ŝanĝiĝas depende de variantaj lumaj kondicioj en la domoj, en kiu ili pendiĝis, la ombroj de homoj en la domo kaj tiel plu. Ĉi-tiuj pentraĵoj inspiris Cage-on uzi similan ideon, uzante la 'silenton' de la verko kiel 'aŭdan blankan kanvason' por reflekti la dinamikan flukson de mediaj sonoj ĉirkauantaj ĉian ludadon.

4′ 33″ redakti

La unua prezento de la tri movimentoj 4′ 33″ doniĝis de David TUDOR je la 29-a de aŭgusto 1952, ĉe Woodstock en Novjorkio kiel parto de recitalo de tiutempa piana muziko. La audentaro vidis lin sidi ĉe la piano, kaj levi la kovrilon de la piano. Ioman tempon pli malfrue, neludinte iun ajn noton, li mallevis la kovrilon. Iomtempo poste, denove ludinte nenion, li levis la kovrilon. kaj post ioma periodo de tempo, li mallevis la kovrilon denove kaj ekstaris de la piano. La verko pasis sen noto ludita, fakte sen ke Tudor aŭ ajnulo sur la scenejo faru iun ajn laŭvolan sonon, kvankam li mezuris la daŭrojn sur klikhorloĝo, turnante la paĝojn de la partituro. Richard Kostelanetz proponas, ke la fakto, ke Tudor, homo konata pro majstreco en eksperimenta muziko, estis la performer (plenumanto), kaj ke Cage, homo konata pro enplekto de neatendata nemuzika bruo en sian verkon, estis la komponisto, gvidos la audentaron atendi malatendantajn sonojn. Iuj aŭskultantoj intense aŭdas ilin: kiam neniu produktas sonon laŭvole, estas sonoj en la koncerta halo (ja estis sonoj en la anekoa ĉambro ĉe Harvard). Estas iliaj sonoj, neantaŭvideblaj kaj nevolaj, kiuj konsistigas la muzikon en ĉi tiu verko. La verko restas diskutata ĝis ĉi tiu tago kaj vidiĝas kiel defianta la difinojn de muziko.

Kvankam ĝi defias la difinon de muziko, ĝi ne defias iun difinon de komponaĵo — la pli frua partituro estis skribita en konvenca granda staba notacio escepte de tio, ke estis neniuj notoj. Ĝi havas tri-partan partituron, ĉiuj partoj diras Tacet. En muzika notacio ĉi tio estas kutime uzata kaj signifas 'faru ne sonon'. La partituro provizas neniujn tempo-limigojn por iu ajn el la partoj nek por la tuta verko, kaj kiel en la spirito de Cage la daŭro de la unua ludado decidiĝis per uzo de hazardaj operacioj. La verko povas havi cian daŭron kaj tiel ĉian titolon, sed estas gluata kun la famaj unua ludada dauro kaj titolo (tio estas movimento 1: 30″- movimento 2: 2′23″- movimento 3: 1′40″). Cage mem parolas pri ĝi kiel lia silenta verko kaj skribas; "Mi pasigis miajn plezurajn horojn en la arbaroj direktante ludadojn de mia silenta verko ... por aŭdantaro de si mem, de kiam ili estis tro pli longa ol la populara longeco kiu mi eldoniĝis. Ĉe unu ludado ... la dua movado estis ekstreme drama, eko kun la sonoj de cervo kaj cervino saltantaj supren al ene de dek futoj de mia roka podio." (en John Cage: Silento, lekcioj kaj verkaĵoj).

Estas unu problemo, kvankam se oni volas rigardi, ke la neantaŭvideblaj sonoj konsistigas la muzikon en ĉi tiu verko. Ĉi tio venas klare antaŭe en la sonbendo de la verko de Amadinda Percussion Group, en kiu la grupo lokas sin en parko. Oni aŭdas birdkantojn, kompreneble, nur interrompanta duope kaŭze de la pauzoj post ĉiu parto. Se la sonoj dum la partoj estas la muziko, tiam la sonoj inter la partoj ne estas, kaj tiam la Amadinda sonbendo estas vero al ĝia fondo. Kiam en ludado la aŭdanto ne povas distingi la partojn en sonoj, nur en la agoj de la ludanoj. En ĉi tiu rilato la Silenta Verko de Cage ne konsistas el iu muziko aŭ sonoj, sed teatro.

4′ 33″ registariĝas sur pluraj okazoj, unu versio ludiĝis de Frank Zappa (parto de Hazarda Operacio: la John-Cage-Tributo, sur la Koch-etikedo, 1993). 'Orkestra' versio de 4′ 33″ donita de la BBC Symphonic Orchestra estis elsendita sur BBC Radio 3 en januaro 2004.

En 2002, brita kantoverkisto Mike BATT eldonis albumon enhavantan trakon nomitan unu-minuta silento. La heredantoj de Cage lanĉis proceson kontraŭ Batt, pretendante ke ĝi malobservas la kopirajton de la pli frua verko de Cage. La proceso finaranĝis ekster de korto por granda kompensa sumo.

Metodo kaj verkoj redakti

La detala naturo de la komponaĵa uzado de Cage de hazardo restis malbone komprenata. Ĝenerale Cage eliris el la plejlargaj aspektoj de nova komponaĵo por ekstreme specifaj. Por ĉiuj ĉi tiuj decidoj li determinis la nombron de ebloj por ĉiu aspekto kaj tiam uzis hazardon por elekti apartan eblon: la nombro de ebloj estus rilataj al unu aŭ pluraj nombroj respondantaj al la sesdek kvar pentagramoj de la Ĉina klasika teksto I Ching. Ekzemple Cage povas elekti muzikan tonalton el tri ebloj. Eblo A povas relati al I-Ching-nombroj 1–24, eblo B al 25–48 kaj eblo C al 49–64. La efektiva elekto de I-Ching-nombro, kiel priskribita en la libro mem, kiam ĝi estas uzata kiel orakolo, estis atingita per ĵeto de moneroj aŭ (pli malfrue) per rulado de komputilo programo desegnita de la adjunkto de CAGE, la komponisto Andrew Culver. Cage nomis la generadon de I-Ching-nombro hazarda operacio. Finis komponaĵon generale vico da nombraj hazardaj operacioj.

Cage uzis hazardon por komponi variaĵon de malsamaj verkoj, inkluzive de verkoj kiel Aria (1958), HPSCHD (19671969) kaj Roaratorio: Irish Circus on Finnegans Wake (1979). Li ankaŭ verkis plurajn librojn, inkluzive de Silence (silento, 1961), Year From Monday (1968), M (1973), Empty Words (1979) kaj X (1983). Intervjuoj kun Cage kaj la kritikisto Daniel CHARLES kolektiĝas en la libro For the Birds (1981), kies titolo estas aludo al unu el la favorataj diraĵoj de Cage, kiu estas tipa de lia ofte subtila, sinaluda humoro: "Mi estas por la birdoj, ne por la kaĝoj, en kiujn homoj metas ilin". Richard KOSTELANETZ kunmuntis glubildon de varaj intervjuoj en Conversing with Cage (dua ed., 2003), kaj volumo de interparoladoj kun Joan RETALLACK el la 1990s, Musicage, aperis en 1996.

Dum liaj pli malfruaj jaroj la verko de Cage restis eksperimenta, konbinanta multajn el liaj konceptoj de muzikaj kaj liberaj formoj en publikaj atelieroj. Ankoraŭ aliaj verkoj, tiaj kia Cheap Imitation (1969), Hymns and Variations (1979) kaj Litany for the Whale (1980) similas la malpli radikalajn verkojn de lia frua kariero. En du grupoj de komponaĵoj el lia lastaj jaroj — Music for _____ kaj la serio Number Piece — Cage klopodis repacigi la eksperimentan, procesorientatan karakteron de liaj maturaj komponaĵoj kun la ideo de muzika verko aŭ objekto. En la serio Number Piece, speciale, Cage kredas, ke li fine malkovris manieron verki muzikon, kiu havas harmonion, kiun li nun difinas kiel sonojn perceptatajn je la sama tempo.

Aliaj verkoj de Cage, Organ² / ASLSP, nuntempe ludiĝas en la germania urbo Halberstadt; en imageco kaj diskutata interpreto de la instrukcioj de Cage por la verko ludiĝi As SLow aS Possible (tiom malrapide kiom eble), la ludado ludiĝas sur speciale konstruata aŭtonoma orgeno konstruita en la historia kirko de St. Burchardi, estas horarigite preni tuton de 639 jaroj post komenco je meznokto al la 5-a de septembro 2001.

John Cage mortis en Novjorko.

Eksteraj ligiloj redakti