John Carroll (episkopo)

John CARROLL (naskiĝinta la 8-an de januaro 1735 en Upper Marlboro, Marilando – mortinta en Baltimoro la 3-an de decembro 1815[1]) estis prelato de la Romkatolika Eklezio, kiu servis kiel la unua enlanda superulo de la usona katolikaro (1784, "Superulo de la Misioj"), fariĝante la unua episkopo (1790) kaj unua ĉefepiskopo (1808) de la nova lando. Li prezidis la (ĉef)episkopujon de Baltimoro.

John Carroll
Portreto pri episkopa moŝto John Carroll, pentrita ĉ. 1806 de Gilbert Stuart
Portreto pri episkopa moŝto John Carroll, pentrita ĉ. 1806 de Gilbert Stuart
Persona informo
Naskiĝo 8-an de januaro 1735 (1735-01-08)
en Upper Marlboro, Provinco Marilando,  Brita imperio
Morto 3-an de decembro 1815 (1815-12-03) (80-jaraĝa)
en Baltimore
Tombo Basilica of the National Shrine of the Assumption of the Blessed Virgin Mary vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj anglalatina vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Stonyhurst College • Colleges of St Omer, Bruges and Liège • Seminario kaj Universitato Sankta Maria vd
Familio
Patro Daniel Carroll I of Upper Marlboro vd
Patrino Eleanor Darnall Carroll vd
Gefratoj Daniel Carroll • Mary Carroll vd
Profesio
Okupo misiisto • katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Carroll estas konata ankaŭ kiel la fondinto (1789) de Universitato Georgetown, la plej malnova romkatolika universitato en Usono, kaj de la Paroĥo de S-ta Johano Evangeliisto (Silver Spring) (1774) ĉe Rock Creek, (nun Forest Glen), la unua sekulara (dioceza) paroĥo en la lando; sekulara tiukuntekste signifas, ke ĝiaj pastroj ne apartenas al monaĥaj aŭ misiaj ordenoj.

Fontoj redakti

Bazita sur informoj en la angla Vikipedio.

Referencoj redakti

  1. Chisholm, Hugh, red. (1911). "Carroll, John". Encyclopædia Britannica (11-a eld.). Cambridge University Press.