John Chadwick (naskiĝis la 21-an de majo 1920 - mortis la 24-an de novembro 1998) – brita lingvisto kaj klasika filologo. Kun Michael Ventris deĉifris en 1952 mikenan skribon – la linian skribon B.

John Chadwick
Persona informo
John Chadwick
Naskiĝo 21-an de majo 1920 (1920-05-21)
en Londono
Morto 24-an de novembro 1998 (1998-11-24) (78-jaraĝa)
en Hertfordshire
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Kolegio Corpus Christi • St Paul's School vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo mykenologist • klasika filologo • universitata instruisto • klasikisto vd
Laborkampo lingvoscienco • mycenology • klasika filologio vd
Aktiva en Kembriĝo vd
Verkado
Verkoj decipherment of Linear B vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li studadis ĉe la publika lernejo de Sankta Paŭlo, kaj poste ĉe la Corpus Christi Gimnazio de la Universitato de Kembriĝo, antaŭ li plenumis sian militservon en la Reĝa Mararmeo dum la Dua Mondmilito.

Post la milito, li edziĝis kaj aliĝis al la teamo de la Oksforda Klasika Vortaro, la referenca brita angla lingvo vortaro. Inter 1946 kaj 1952 helpis li prepari slipojn por naskiĝonta Oxford Latin Dictionary. En la jaro 1952, li iĝis legisto de klasikaj homsciencoj ĉe la kembriĝa universitato. En la sama jaro, li renkontiĝis al Miĥaelo Ventris, kiu estis laboranta por malĉifri la linearo B. Tiu estis la skribado uzita sur la argilaj tabuletoj, kiujn oni trovadis ĉe Piloso kaj Knososo en Kreto. Chadwick transdonas al Ventris sian filologian scion, kaj ili kune publikigis en 1953 tre polemikan artikolon en la Revuo pri Grekaj Studoj. Ili fakte asertis, ke la mikena lingvo estis arĥaika greka lingvo ! Ili proponas klavon por malĉifri ĉi tion. Malmulte da tempo poste, novajn tabelulojn oni trovis. En 1955 ili ankaŭ kune publikigas la Dokumentoj en la Mikena Greka Lingvo, kiu estas tabelula korpuso.

Post Ventris mortiĝis per aŭta akcidento, Chadwick publikigos La Malĉifrado de la Linearo B por rakonti la aventuro de l’malĉifrado. La 24-an de novembro 1998, li mortiĝis mem.

Verkoj redakti

  • (en) John Chadwick, , Cambridge England New York, Cambridge University Press, 1990, 2-a eldono., 164 p. (ISBN 0-521-39830-4, legi en la interreto), ne ekzistas esperantan tradukon