John Cleland (n. la 24-an de septembro 1709 - la 23-an de januaro 1789) estis tre fama angla romanverkisto konata pro verkado de Fanny Hill. John Cleland estis la lasta filo de William Cleland (1673/4 - 1741) kaj Lucy Du Pass. Li naskiĝis en Kingston upon Thames, en Surrey, Londono. Lia patro estis oficiro de la brita mararmeo.

John Cleland
Persona informo
Naskiĝo 24-an de septembro 1709 (1709-09-24)
en Kingstono ĉe la Tamizo
Morto 23-an de januaro 1789 (1789-01-23) (79-jaraĝa)
en Civito de Vestminstro
Tombo St Margaret Lothbury
Lingvoj angla
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio
Alma mater Westminster School
Familio
Patro William Cleland
Okupo
Okupo verkisto • romanisto • dramaturgoĵurnalisto
vdr

En novembro de 1749, Cleland estis arestita, kune kun la eldonistoj de Fanny Hill. En la tribunalo, Cleland malakceptis la romanon kaj diris, ke li nur povas "deziri el mia animo", ke la libro estu "entombigita kaj forgesita". La libro tiam estis oficiale forpelita. Ĝi ne estis laŭleĝe publikigita dum pli ol cent jaroj. Tamen, ĝi daŭre vendis bone en pirataj eldonoj. En marto de 1750, Cleland produktis tre leĝeran version de la libro, sed ĝi ankaŭ estis malpermesita.