John Dos Passos, naskita la 14-an de januaro 1896 en Ĉikago, mortinta la 28-an de septembro 1970 en Baltimore, estis portugal-devena usona novelisto kaj pentristo.

John Dos Passos
Persona informo
John Dos Passos
Naskonomo John Roderigo Dos Passos
Naskiĝo 14-an de januaro 1896 (1896-01-14)
en Ĉikago
Morto 28-an de septembro 1970 (1970-09-28) (74-jaraĝa)
en Baltimore
Tombo Yeocomico Episcopal Churchyard vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato Harvard • Choate Rosemary Hall • Harvard College • Sidwell Friends School vd
Partio Respublikana Partio vd
Subskribo John Dos Passos
Familio
Patrino Lucy Addison Sprigg Dos Passos vd
Profesio
Okupo milita ĵurnalisto • scenaristo • romanisto • ĵurnalistoverkisto • pentristo • poeto • tradukistodramaturgo vd
Verkado
Verkoj U.S.A. ❦
Manhattan Transfer vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dos Passos, filo de riĉa advokata familio el Madejro, verkis en la angla lingvo. Dum sia junaĝo li vojaĝis kun siaj gepatroj en Meksiko. En 1907 liaj gepatroj, strebantaj certigi al li plejeble bonan edukon, sendis lin al lernejo en Konektikuto. Kun privata instruisto li faris vojaĝon tra kelkaj landoj de Eŭropo kaj la Proksima Oriento. En 1916 li diplomiĝis pri literaturo ĉe la Universitato Harvard.

Kiam Usono ekintervenis en la unua mondmilito, Dos Passos troviĝis vojaĝe en Hispanio kaj volontulis por la taĉmentoj de la Ruĝa Kruco de Italio (je kies flanko intervenis Usono). En 1919 li publikigis aŭtobiografian noveleton kun pacisma tendenco, "La inicado de unu homo" (angle: One Man's Initiation). Post la milito li denove vojaĝis tra Hispanio. En 1925 li publikigis novelon, kiu fondis lian mondan famon: "Manhattan Transfer", en kiu li evoluigis stilon, kiun li poste uzos ankaŭ en sia fama trilogio "U.S.A.".

En 1927 li publike protestis kontraŭ la ekzekutado de Sacco kaj Vanzetti kaj estis enprizonigita pro tio.

Kvankam li komence tendencis al socialismo, vizito de Sovetio fine de la 1920-aj jaroj igis lin multe pli kritikema. En 1937 li revenis al Hispanio por kunlabori kun Ernest Hemingway, sed eksciinte pri la malapero de sia amiko kaj tradukanto José Robles, supozeble kulpe de sovetiaj sekretaj servoj, igis lin rompi ĉiujn rilatojn kun komunismo, kaj kun Hemingway kaj Herbert Matthews, kiuj pretis disponigi siajn nomojn al sovetia propagando.

Lia verko The Great Days (la grandioza tempo) de 1958 estas konsiderebla lia aŭtobiografio.

Dos Passos verkis 42 novelojn kaj multajn poemojn, eseojn kaj dramojn. Krome li aktivis kiel pentristo, sed tie ne atingis famon kompareblan al lia literatura.