John Esslemont

skota verkisto kaj esperantisto

John Ebenezer Esslemont (19-a de majo 187422-a de novembro 1925) estis elstara bahaano kaj skota esperantisto. Li estis unu el la disĉiploj de 'Abdu'l-Bahá kaj postmorte estis titolita de Shoghi Effendi kiel "Mano de la Afero de Dio". Li verkis la faman libron "Bahá'u'lláh kaj la Nova Epoko", kiu estas sinteza prezentado de la Bahaa Kredo.

John Esslemont
Persona informo
Naskiĝo 19-an de majo 1874 (1874-05-19)
en Aberdeen
Morto 22-an de novembro 1925 (1925-11-22) (51-jaraĝa)
en Ĥajfo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Universitato de Aberdeen • Robert Gordon's College
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
John Ebenezer Esslemont 1874-1925

Junaj Jaroj redakti

Li naskiĝis je la 19-a de majo 1874 kiel la tria el kvar infanoj de John E. Esslemont (1859-1927) kaj de Margaret Esslemont (n. Davidson), kiuj estis tre eminenta skota familio el la regiono de Aberdeen. Pluraj liaj parencoj estis vaste konataj kaj okupis altajn postenojn. Li studis en la lernejo Ferryhill, ĉe la Kolegio Robert Gordon, kaj diplomiĝis en 1898 kun honoriga distingo en la fako de medicino kaj kirurgio ĉe la universitato de Aberdeen.

Post estadoj en Aŭstralio, Skotlando kaj Sudafriko, li en 1908 eklaboris en la sudangla urbo Bournemouth en sanatorio por kuracado de tuberkulozo. D-ro Esslemont frue fariĝis notinda fakulo de pulma medicino. Lin tamen ankaŭ interesis la ĝeneralaj medicinaj servoj kaj li kunlaboris en komitato, kiu kompilis dokumentojn poste fariĝantaj la fundamento por la reformado de la brita nacia sanservo.

Vivo de Senlaca Servado al Medicino, Esperanto kaj Bahaismo redakti

Kvankam li estis korpe malforta, lia mensa energio estis eksterordinara. Malgraŭ plentempa laboro en la sanatorio li daŭrigis la studadon de la persa lingvo, aktivadis en lokaj kaj naciaj bahaaj agadoj, kiel sekretario de la loka Unio de la Ligo de Nacioj, kaj en la esperanta movado. Li i.a. fondis kaj prezidis la lokan Esperanto-grupon en Bournemouth kaj anis en Brita Esperanto-Asocio.

Tiu filantropo havis multnombrajn interesojn. Tiel li eklernis krom Esperanto plurajn fremdajn lingvojn kaj parolis la francan, la hispanan kaj la germanan. Ankaŭ li interesiĝis pri religiaj kredoj kaj, laŭ propra klarigo en la enkonduko al "Bahá'u'lláh kaj la nova epoko", "en decembro 1914, dank'al interparolo kun amikoj renkontiĝintaj 'Abdu'l-Bahá-on, kaj prunto de kelkaj broŝuroj, ... konatiĝis kun la bahaaj instruoj. Mi estis tuj frapita de ilia riĉeco, potenco kaj beleco. Ili imponis min kiel solvantaj la grandajn bezonojn de la moderna mondo en maniero pli perfekta kaj kontentiga ol iu ajn religia ideo, kiun mi ekkonis antaŭe."

Li entuziasme studis ĉiujn haveblajn librojn pri la nova religio kaj komencis per Esperanto korespondi kun bahaanoj en diversaj landoj. Jam post tri monatoj li faris prelegon pri la Kredo en la Teozofia Asocio de Bournemouth kaj baldaŭ poste kune kun amikino okazigis regulajn kunvenojn cele al ĝia instruado.

En 1916 li kunlabore kun konata bahaano-esperantisto, D-ro Lutfullah Hakim, tradukis en Esperanton la "Kaŝitaj Vortoj" de Bahá'u'lláh kaj jam ekverkis libron pri Bahaismo - la poste famiĝonta "Bahá'u'lláh and the New Era" ("Bahá'u'lláh kaj la nova epoko"). Ĝi, laŭ Shoghi Effendi estis "la lernolibro de la Kredo". Kaj ĝi inaŭguris novan ŝtupon en la evoluo de la Bahaa Komunumo per sia sistema, klara kaj tamen facile legebla prezentado de la Kredo. Shoghi Effendi emfazis, ke pro la "pura intenco" de sia aŭtoro tiu libro "sola inspiros generaciojn ankoraŭ nenaskitajn".

Finaj Jaroj redakti

En majo 1924 Esslemont krome finverkis faldfolion, kiun li ankaŭ tradukis al Esperanto, "Bahá'u'lláh kaj Lia Mesaĝo". Kaj oktobre de la sama jaro Shoghi Effendi lin invitis al Ĥajfo (Israelo), por tie lin servi kiel anglalingva sekretario. Sed baldaŭ jam reatakis lin malsano. Marton li devis duone pasigi en hospitalo kaj baldaŭ poste li devis sekvi la konsilon de Shoghi Effendi iri al la Nigra Arbaro, Germanio, por tie refortiĝi. Li sin tie dediĉis al la reviziado de la germanlingva eldono de sia libro.

Malgraŭ ke ankoraŭ de malforta sano li en septembro revenis al Ĥajfo, kie jam post kelkaj monatoj lin atakis apopleksio, sekve de kiu li forpasis je la 22-a de novembro 1925. Shoghi Effendi estis ĉe lia lito kaj superŝutis la mortinton per laŭdoj kaj honoroj pro liaj modela vivo kaj elstaraj servoj al la Kredo, i.a. per atribuo al li de la rango "Mano de la Afero de Dio". Li estas enterigita en la Bahaa Tombejo de Ĥajfo.

Verkoj redakti

  • Religio kaj scienco laŭ la lumo de la Bahaja Rivelaĵo. Eld. Brita Esperantista Asocio, Londono, 1919.

Referencoj redakti

  • Festo-Libro eldonita de la Bahaa Esperanto-Ligo en 1997 okaze de sia 25jariĝo, p. 41-43
  • "God Passes By" (Dio preter pasas) de Shoghi Effendi (1944), Bahá'í Publishing Trust, Wilmette, Illinois, USA, ISBN 0-87743-020-9 , legebla en la angla lingvo ĉe [3]
  • "Lights of Fortitude" (Lumoj de Kuraĝo) de Barron kaj Harper (1997), George Ronald, Oxford, UK, ISBN 0-85398-413-1
  • "Dr. J.E. Esslemont. Hand of the Cause of God" (D-ro J.E. Esslemont. Mano de la Afero de Dio) de Moojan Momen, Bahá'í Publishing Trust, London, 1975

Eksteraj ligiloj redakti

  • Biography - by Moojan Momen
  • Festo-Libro eldonita de la Bahaa Esperanto-Ligo en 1997 okaze de sia 25jariĝo, p. 41-43 [4]
  • "Bahá'u'lláh kaj la Nova Epoko" [5]