Johano Frajndo (1675-1728) estis angla kuracisto kaj kemiisto, aŭtoro de iu "Historio de la Medicino ekde la tempo de Galeno ĝis la komenco de la 16-a jarcento", kaj privata kuracisto de la brita reĝino Karolina (1683-1737), posteno kiun li okupis ĝis la lastaj tagoj de sia vivo. Li estis lernanto de Isaac Newton al kiu li dediĉis sian verkon "Prelectiones chimicae", eldonita en 1707.

John Freind
(1675-1728)
medicus et chemicus Anglicus
medicus et chemicus Anglicus
Persona informo
Naskiĝo 1675
en Croughton, Northamptonshire,  Anglio
Morto 26-a de julio 1728
en Londono,  Anglio
Lingvoj anglalatina vd
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio vd
Alma mater Westminster School, Reĝa Kolegio de Kuracistoj, en Londono, Universitato de Oksfordo
Familio
Gefratoj William Freind vd
Profesio
Okupo kuracistokemiistopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

 
Induktagentoj de la virina menstruo,
libro eldonita en 1703

Li studis en la Lernejo de Westminster, kie lia frato Robert Freind (1667–1751), ankaŭ estis direktoro. Unu el liaj instruistoj en Westminster estis Richard Busby (1606-1695) kaj en la Preĝejo de Kristo, en Oksfordo, li studis kun Henry Aldrich (1647-1710).

Pli malfrue li komencis studi medicinon, kaj elmontrinte siajn sciencajn atingojn pere de siaj pluraj dokumentoj, li estis indikita kiel profesoro pri kemio en la Universitato de Oksfordo, en 1704. En la sekva jaro, li akompanis la anglan armeon, kies komandanto estis Charles Mordaunt, 3-a Grafo de Peterborough (1658-1735), al Hispanio. Iom post sia reveno, en 1713 el Flandrio, el kie li akompanis la britajn trupojn, li fiksis loĝejon en Londono, kie li baldaŭ akiris reputacion kiel kuracisto.

En 1716, li fariĝis membro de la "Reĝa Kolegio de Kuracistoj", faris kelkaj prelegojn konatajn kiel prelegojn de Goulston (omaĝe al la fondinto de la Reĝa Kolegio), en 1717, kaj elektiĝis kiel unu el la cenzoroj en 1718, kaj en 1720 li fariĝis Harveja Oratoro.[1] En 1722, li ekpartoprenis en la Ĉambro de komunuloj kiel parlamentano nome de Launceston, Kornvalo. Sed, akuzita pri favorigo al la aferoj de la ekzilitaj Stuartoj, li pasos duojaron en la Turo de Londono. En la Turo li kreis sian History of Physick (Historio de la medicino, 1726), verko kiu tre influis la tiaman profesiularon. En 1726, li estis indikita kiel privata kuracisto de la reĝino kaj tie li restis ĝis sia morto.

Kiam juna, Frajndo, kune kun Peter Foulke, produktis eldonon kun la paroladoj de Eskineso kaj Demosteno pri la afero de la oratoro Ktesifono. En 1707, reveninte hejmen el ekspedicio en Hispanio, li verkis raporton kiu akiris grandan popularecon.

Verkaro redakti

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

  • Voltaire (1694-1778)
  • Robert Freind (1667–1751), angla klerikulo kaj direktoro de la Westminster School
  • Peter Foulkes (1676–1747) kimra ekleziulo kaj akademiulo
  • Henry Levett (1668–1725), angla kuracisto kaj pioniro en la traktado de la variolo
  • John Wigan (1696-1739), angla poeto kaj kuracisto
  • John Locke (1632-1704)
  • Thomas Willis (1621-1675)
  • Richard Mead (1673-1754)
  • Richard Busby (1606-1695) angla anglikana pastoro kaj direktoro de la Westminster School
  • Stephen Hales (1677-1761)
  • Henry Aldrich (1647-1710) estis lia profesoro en Oksfordo
  • Opera omnia medica, 1735

Referencoj redakti

  1. En la jaro 1665, William Harvey kreis la "Harveian Oration" (Preĝo de Harvey), prelego, kiu estas farata ĉiujare en la Reĝa Kolegio de Londono.
  2. Escrevendo a história da ciência: tendências, propostas e discussões ..., Ana Maria Alfonso-Goldfarb, Maria Helena Roxo Beltran