John Godson

Esperanto

John Abraham Godson, antaŭe Godson Chikama Onyekwere[1] (naskiĝis la 25-an de novembro 1970 en Umuahia en Niĝerio) – Pola politikisto, universitata instruisto, pastoro evangelia kaj municipano niĝeri-devena. De la jaro 2010 parlamentano de Pola Sejmo dum la 6- kaj 7-a oficperiodo, vicprezidanto de partio La Pollando Ensemble ĝis la 26a de junio 2014 kiam li rezignis de la funkcio en La Pollando Ensemble. 27an de junio 2014 li estis forĵetita de la partio. De februaro 2015 li estas membro de parlamenta klubo de Pola Popola Partio. En la parlamentaj balotoj 2015 li sensukcese kandidatis de Pola Popola Partio al Pola Sejmo en la balot-regiono Sieradz. Li estas favora por Esperanto.

John Godson
Persona informo
John Godson
Naskiĝo la 25-an de novembro 1970
en Umuahia
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Alma mater Universitato de Varsovio • Abia State University vd
Partio Pola Popola Partio
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en Varsovio vd
En TTT Oficiala retejo vd
Dum la 8-an de novembro 2011 –
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
John Godson, parlamentano favora por Esperanto

Biografio redakti

Devenas el niĝeria popolo Ibo. En la jaro 1993 translokiĝis al Pollando, en 2001 akiris la polan civitanecon[2].

Li finis la Agrikulturan Fakultaton en Abia Universitato en Niĝerio. Li en Pollando ankaŭ finis Fakultaton de Internaciaj Rilatoj en Altlernejo pri Internaciaj Studoj en Lodzo kaj li doktoriĝis en Varsovia Universitato en la Fakultato pri Politologio kaj Ĵurnalistiko kaj krome li doktoriĝis en la Universitato de Lodzo en la Mastrumada Fakultato. Li finis ankaŭ la postdiplomajn studojn en Clark University (MSPC) kaj en la Socia Akademio de Sciencoj en Lodzo (MBA)[3].

Li laboris kiel superranga lekciisto en la Politekniko en Szczecin (1993–1997) ankaŭ en la Universitato de Adam Mickiewicz en Poznano (1997–1998).

Esperanto redakti

 

En septembro 2013 li transdonis al Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) la institucian skriban apogdeklaracion por Nacia Instituto de Kultura Heredaĵo pri la enskribo de Esperanto sur la Landan Liston de Nemateria Kultura Heredaĵo.

Notoj redakti

  1. Posłannik posłem. polityka.pl (15 grudnia 2010). Alirita 15 lutego 2013.
  2. Negra (nigrhaŭta) municipano ĵuris kiel konsilanto de urbo Lodzo. naszemiasto.pl (10 stycznia 2008). Alirita 16 listopada 2011.
  3. Curriculum vitae na stronie prywatnej. Alirita 12-a de septembro 2012.

Ligiloj redakti