John LOMBE (naskiĝis en 1693 en Norwich, mortis la 20-an de novembro 1722 en Derby) estis silk-ŝpinisto en la 18-jarcenta Derby, Anglio.

John Lombe
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1693 (1693-01-01)
en Norwich
Morto 1-an de januaro 1722 (1722-01-01) (29-jaraĝa)
en Derby
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio
Familio
Patro Henry Lombe
Patrino Willmott (?)
Okupo
Okupo entreprenisto • inĝeniero
vdr

Biografio redakti

 
Portreto de John Lombe ĉe Exeter Bridge en Derby

Lombe naskiĝis en Norwich ĉirkaŭ 1693, filo de faden-teksisto. Li estis plijuna duon-frato de Thomas Lombe, kiu post lia morto, estis amasonta riĉajojn kiel silk-komercisto en Norwich kaj Londono.

En la frua 18-a jarcento, la centro de produkto de silkaj ŝtrumpoj per trikmaŝinoj translokiĝis el Londono al English Midlands kaj la bezono de ŝpinita silko estis superanta la haveblon.

John, la frato de Thomas Lombe, estis ekdungita en aborta silk-muelejo konstruita en Derby de la fam-konata inventisto kaj inĝeniero George Sorocold por la silk-"ŝpinisto" Thomas Cotchett de Derby. La muelejo estis konstruita sur la Rivero Derwent en la urbo de Derby. Ĝi eble estis la unua ekzemplo de laboristoj kungrupigitaj sub sama tegmento por funkciigi maŝinaron pelitan de neanimita forto-povo.

La Italoj estis uzintaj forto-povan ŝpinadon ekde la frua 17-a jarcento, kun priskribo publikigita de Vittorio Zonca. Leonardo da Vinci skizis similan modelon, sed tiu de Zonca estis pli kompleta; ne estas sciate ĉu okazis kontakto. John estis sendita de sia frato por priesplori la italajn maŝinojn ŝpinantajn fadenojn de fajna gazo. Gazo estas fadenoj de kruda silka varpo kaj estas esencaj por teksi ŝtofon el fajna silko.[1] Laŭ la rakonto, li estis dungita en unu el la italaj laborejoj kie la sekreta silk-maŝinaro estis uzata. Li enŝteliĝis en la laborejojn dumnokte kaj zorge skemis ilin je kandellumo. Li poste revenis kaj alportis la desegnojn al Anglio en 1716.

Silk-ŝpina patento redakti

En 1718, Thomas Lombe povis akiri patenton, kiu deklaris, ke ĝi estis por:

"tri specoj de maŝinoj neniam antaŭe faritaj aŭ uzitaj en tiu ĉi nia Reĝlando de Granda Britio, unu por volvi plej fajnan krudan silkon, alia por ŝpini kaj la alia por tordi la plej fajnan italan krudan silkon en gazon en granda perfekto kiu neniam estis farita antaŭe en tiu ĉi nia Reĝlando, per kio signifas ke multaj miloj da familioj de niaj regatoj povus esti konstante dungitaj en Granda Britio, esti provizataj per silkoj de ĉiuj specoj de la manufakturo de niaj regatoj, kaj grandaj kvantoj eksportataj al fremdaj partoj estante faritaj tiel bone kaj malmultekoste kiel ajna fremda silko povas esti."

La patento estis atribuita por 14 jaroj.

Manufakturo Lombe redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Manufakturo Lombe.
 
Silk-manufakturo Lombe en Derby, nun la Industria muzeo de Derby

Li dungis George Sorocold por konstrui pli grandan muelejon sur la loko de la malnova en Derby. Manufakturo Lombe estis kompletigita en 1722, la jaron de la morto de John. John mortis subite. Laŭ legendo, la Reĝo de Sardinio, aŭdinte pri la sukceso de la entrepreno de Lombe, instrukciis al murdistino vojaĝi al Anglio por mortigi la fratojn. Oni suspektas ke li estis venenita de "suspekta" virino, supozeble el Italio, kiu aperis nelonge antaŭ lia morto.

Thomas Lombe estis farita Kavaliro en 1727. En 1732 la patento eksvalidiĝis kaj lia peto por pluvalidigo estis malakceptita. Ĝi estis argumentite la unua sukcesa forto-pova kontinua produkta unuo en la mondo; prototipo por la posta koton-manufakturo de Richard Arkwright en Cromford kaj la muelejoj de la valo de Derwent kiuj signis la komencon de la fabrik-sistemo.

Kiel agnoskon de lia atingo oni atribuis al li monsumon de 14,000 pundoj por prepari modelon de lia maŝino kiu estis eksponita en la Turo de Londono por la profito de aliaj estontaj manufakturistoj. Li mortis en 1739 kaj la konstruaĵo estis vendita al Samuel Lloyd kaj William Wilson. Ĝi daŭre ŝpinis silkon ĝis 1890 kiam ĝi parte disfalis.

La silk-manufakturo hodiaŭ redakti

La manufakturo tiam trapasis tra pluraj manoj kaj estis rekonstruita plurfoje, sed la modifita strukturo ankoraŭ ekzistas kaj estis restaŭrita por gastigi la Industrian muzeon de Derby. Bareliefa skulptita portreto de John Lombe troviĝas ĉe la apuda Exeter Bridge.

Bibliografio redakti

  • Cooper, B., (1983) Transformation of a Valley: The Derbyshire Derwent Heinemann, republished 1991 Cromford: Scarthin Books

Referencoj redakti

  1. Organzine, Merriam Webster dictionary

Eksteraj ligiloj redakti