John Millar (filozofo)

John MILLAR (Shotts, la 22-an de junio 1735 - la 30-an de majo 1801) estis skota ekonomikisto, filozofo kaj historiisto.

John Millar
Miniaturo de John Millar, 1796, skota Nacia Portreto Galerio.
Miniaturo de John Millar, 1796, skota Nacia Portreto Galerio.
Persona informo
Naskiĝo 22-an de junio 1735 (1735-06-22)
en Shotts
Morto 30-an de majo 1801 (1801-05-30) (65-jaraĝa)
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Universitato de Glasgovo • Hamilton Academy vd
Profesio
Okupo ekonomikistofilozofohistoriisto • universitata instruisto vd
Filozofo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Naskita en Shotts, vilaĝo en North Lanarkshire en Skotlando, Millar baldaŭ translokiĝis al Glasgovo, kie li studis ĝis li iĝis unu el la plej gravaj studentoj de la fondinto de politika ekonomio, Adam Smith. En 1761, en la aĝo de 26, li estis nomumita plena profesoro pri civila juro en Glasgovo, kie li donis klerigajn prelegojn kiuj rapide gajnis al li nacian famon.

En sia "Origin of the Distinction of Ranks" (La Origino de Klaso-Distingo, publikigita en 1778) li prezentas la hipotezon ke ĉiuj sociaj rilatoj, eĉ rilatoj inter la seksoj, estas determinitaj de la ekonomia sistemo. Ĉi tiu perspektivo poste iĝis konata kiel ekonomia determinismo. Naŭ jarojn poste li publikigis la " Historical View of the English Government" (Historian Analizon de la Angla Registaro, 1787) unu el la plej gravaj esploroj de tiama nuntempa historio en Anglio, kiu daŭre reprezentas mejloŝtonon en la evoluo de historiografio. En sia laboro Millar, komparante la verkojn de aliaj historiistoj, substrekas la sociajn kaj ekonomiajn sekvojn devenantajn de politikaj kaj instituciaj evoluoj.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti