John Richardson (natursciencisto)

Sir John Richardson (5a de novembro 17875a de junio 1865) estis skota mararmea kirurgo, naturhistoriisto kaj arkta esploristo.[1]

John Richardson
Persona informo
Naskiĝo 5-an de novembro 1787 (1787-11-05)
en Dumfries
Morto 5-an de junio 1865 (1865-06-05) (77-jaraĝa)
en Grasmere
Tombo Grasmere
Lingvoj angla
Loĝloko Laga Distrikto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoUnuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Universitato de Edinburgo
Familio
Edz(in)o Mary Fletcher
Okupo
Okupo esploristo • kirurgo • biologozoologo • ornitologo • botanikisto • iĥtiologo • natursciencisto
Verkoj The zoology of the voyage of the H.M.S. Erebus & Terror
vdr
John Richardson

Richardson naskiĝis ĉe Dumfries. Li studis medicinon ĉe la Universitato de Edinburgo, kaj iĝis kirurgo de mararmeo en 1807. Li veturis kun John Franklin serĉe de Nordokcidenta pasejo en la Ekspedicio Coppermine de 1819–1822. Richardson verkis la fakojn pri geologio, botaniko kaj iĥtiologio por la oficiala informo de la ekspedicio.[1]

Franklin kaj Richardson revenis al Kanado inter 1825 kaj 1827, denove veture al la Arkta Oceano. La naturhistoriaj malkovroj de tiu ekspedicio estis tiom grandaj ke necesis du separataj verkoj, nome Flora Boreali-Americana (1833–40), verkita de William Jackson Hooker, kaj Fauna Boreali-Americana (1829–37), verkita de Richardson, William John Swainson, John Edward Gray kaj William Kirby.[1]

Ĉe la konferenco de la Brita Scienca Asocio de 1842, Richardson priskribis la skafandron kaj traktadon de skafandristo Roderick Cameron sekve de vundo okazinta la 14an de oktobro 1841 dum savoperacon de la ŝipo Royal George (1756).[2]

Richardson kavaleriĝis en 1846. Li veturis kun John Rae en la Arkta Ekspedicio Rae-Richardson kiu malsukcese serĉis Franklin en 1848–49, kion li priskribis en An Arctic Searching Expedition (1851). Li retiriĝis al la Laga Distrikto en 1855, kaj estis entombigita en la preĝejo de St Oswald ĉe Grasmere.[1]

Li ankaŭ verkis informojn rilate al natura historio, kaj ĉefe pri iĥtiologio, pri kelkaj aliaj arktaj vojaĝoj, kaj estis aŭtoro de Icones Piscium (1843), Catalogue of Apodal Fish in the British Museum (1856), la duan eldonon de la verko de Yarrell nome History of British Fishes (1860), The Polar Regions (1861).[1] kaj Arctic Ordeal: The Journal of John Richardson, eldonite de C. Stuart Houston (1984). La National Marine Biological Library de la Marine Biological Association havas kelkajn originajn ilustraĵojn uzitajn de Richardson en preparo por la dua eldono de la verko de Yarrell.[3]

Sir John Richardson estis praavo de Nevill Francis Mott, brita fizikisto kiu ricevis la Nobel-premion pri fiziko en 1977.

La Zizelo de Richardson portas sian nomon (Spermophilus richardsonii).

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 Biography at the Dictionary of Canadian Biography Online. Library and Archive Canada. Alirita 19 June 2008.
  2. Richardson J (January 1991). “Abstract of the case of a diver employed on the wreck of the Royal George, who was injured by the bursting of the air-pipe of the diving apparatus. 1842”, Undersea Biomed Res 18 (1), p. 63–4. Alirita 19 June 2008..  Arkivigite je 2009-10-31 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2009-10-31. Alirita 2012-06-16.
  3. Richardon materialo en la Arkivo de MBA: http://www.mba.ac.uk/NMBL/archives/archives_personal/personal_papers.htm#richard Arkivigite je 2012-07-13 per la retarkivo Wayback Machine