John STENHOUSE (1809-1880) estis skota kemiisto kiu izolis la sparteinon kaj inventis en 1860[1] la artefaritan karboaktivan spirmaskon. Baldaŭ tiu tipo de masko komencis uziĝi por filtrado de aerpoluciaĵoj. En 1848 li sintezis la kloropikrinon, [2], la orcinolon, fenola komponaĵo trovata en formikoj de la specio "Camponotus saundersi", kaj la doĉigilon eritritolon, kiu nature okazas en kelkaj fruktoj kaj fermentitaj nutraĵoj.

John Stenhouse
(1809-1880)
La spirmasko de John Stenhouse
La spirmasko de John Stenhouse
Persona informo
Naskiĝo 31-a de oktobro 1809
en Glasgovo,   Skotlando
Morto 13-a de decembro 1880
en Londono,  Anglio, sepultita en Glasgovo  Skotlando
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Alma mater Universitato de Glasgovo, Kemia Societo de Londono, Reĝa Societo de Londono, Universitato de Gießen, Universitato de Aberdeen, Universitato de Manĉestro
Profesio
Okupo kemiisto vd
Doktoreca konsilisto Thomas Graham vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

 
Bildo de Stenhaŭzo estante 64-jara

Li estis la plej juna filo de William Stenhouse kaj Elizabeth Currie, sed la sola kiu supervivis krom la infanjaro. Post diplomiĝo en la "Gramatika Lernejo de Glasgovo", li studis en la Universitato de Glasgovo inter 1824 kaj 1828.

Komence li intencis engaĝiĝi en beletra kariero, sed pli malfrue liaj interesoj inkliniĝis al kemio, kiun li studis sub gvidado de profesoro Thomas Graham (1805-1869) kaj poste de Thomas Thomson (1773-1852) en la Universitato Anderson, en Glasgovo, kiu hodiaŭ estas parto de la Universitato de Strathclyde (kie unu el la konstruaĵoj ricevis lian nomon). Inter 1837 kaj 1839 li vizitadis la kemian kurson en la Universitato de Glasgovo, el kie li lasis por fari kemiajn esplorojn dum du jaroj sub gvidado de Justus Liebig en la Universitato de Gießen, en Germanio.

Poste li revenis al Glasgovo. En 1841, li kunfondis la Kemian Societon de Londono. En 1848, li elektiĝis kiel Membro de la Reĝa Societo de Londono. En 1850 li ricevis la diplomon kiel doktoro pri juro kaj kanono, en la Universitato de Aberdeen.

Ekde tiam Stenhaŭzo estus vivinta riĉe pro fortuno lasita de sia patro, tamen, en 1850, la Kompanio pri Komerca Interŝanĝo en Glasgovo bankrotis kaj lia feliĉo estis minacita. Tiam, li penis instrui en la Kolegio Owens, nuna Universitato de Manĉestro, sed ne sukcesis. Tamen, en februaro 1851, li indikiĝis kiel Profesoro pri Kemio en la medicina lernejo de la "Hospitalo de Sankta Bartolomeo", en Londono. August Kekulé (1829-1896), estonte brila organika kemiisto, estis unu el liaj asistantoj tiuepoke.

En 1857, Stenhaŭzo suferis apopleksion, parto de lia korpo paraliziĝis kaj li estis devigata rezigni el sia posteno. Li lasis Anglion kaj iris al Nico (kiu tiam estis parto de Italio) ĉe sia patrino por resaniĝi. Ŝi mortis en februaro 1860. Junie de tiu jaro li reiris al Anglio kaj malfermis laboratorion en ekstera konstruaĵo de forlasita fabriko sur Strato Rodney, en King's Cross, Londono.

Tie li perlaboris la vivon eksperimentante, konsultante kaj plenumante aliajn laborkontraktojn. Li ankaŭ rekomencis siajn esplorojn pri kemio, eĉ kiam li ne povis fari eksperimentojn propramane. Li dungis asistantojn (ĉefe diplomitoj el la Reĝa Kolegio pri Kemio) por labori kune kun li. Kelkaj el liaj asistantoj estis Raphael Meldola (1849-1915), kiu estonte iĝus eminenta organika kemiisto, kaj Charles Edward Groves (1841-1920), kiu estis kunaŭtoro de multaj el la dokumentoj de Stenhaŭzo, kies nombroj pasis je cent.

Inter 1865 kaj 1870 li fariĝis eksperimentisto de la Reĝa Monfarejo (kie lia antikva profesoro Thomas Graham estis Majstro de la entrepreno). En 1871 li ricevis la Reĝan Medalon de la Reĝa Societo pro siaj kemiaj esploroj. En 1877, li iĝis Membro de la Instituto pri Kemio. En la 31-a de decembro 1880, aĝante 72, li havis naturan morton en sia domo, en Pentonville, Islington, Londono. Li estis sepultita en Glasgovo.

Verko redakti

  • Examination of the proximate principles of some of the lichens, 1848

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Kunrilataj kemiaĵoj redakti

Referencoj redakti