Johano de Gadesdeno (1280-1361), ankaŭ konata kiel Johannes Anglicus estis angla kuracisto kaj kirurgo[1], persona kuracisto de Eduardo la 2-a kaj aŭtoro de primedicina traktaĵo konata kiel "Rosa Anglica" aŭ "Rosa Medicinæ". Oni scias ke li studis (1299), instruis kaj iĝis membro de la "Merton College" (1305). Eventuale li ricevis sian majstrecan gradiĝon, kaj pri artoj kaj pri medicino, krom diplomon kiel bakalaŭron pri teologio.

Johannes Anglicus
(1280–1361)
Angla kuracisto kaj aŭtoro de primedicina verko "Rosa Medicinæ" (aŭ "La rozo de la medicino"), traktado pri malsanoj kaj diagnozoj, manuskripte verkita en 1307 sed nur publikigita en libro en 1492. Li ankaŭ estis persona kuracisto de la angla reĝo Eduardo la 2-a (1284-1327).
Angla kuracisto kaj aŭtoro de primedicina verko "Rosa Medicinæ" (aŭ "La rozo de la medicino"), traktado pri malsanoj kaj diagnozoj, manuskripte verkita en 1307 sed nur publikigita en libro en 1492. Li ankaŭ estis persona kuracisto de la angla reĝo Eduardo la 2-a (1284-1327).
Persona informo
Naskiĝo 1280
en Little Gaddesden, Hertfordshire, Anglio
Morto 1361
en Londono, Anglio
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Merton College
Profesio
Okupo kuracisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li ekservis al la reĝo en 1332 kaj tie li restis ĝis la morto de la monarko, eble pro pesto. Tamen, estas raportoj ke li traktis pri variolo onklon de Eduardo la 2-a.[2] Oni scias ankaŭ ke li servis al "Eduardo la Nigra Princo" (1330-1376), pli maljuna filo de la reĝo Eduardo la 3-a kaj en aprilo 1341 li estis dungita por trakti Johanan, la duan filinon de Eduardo la 3-a. Inter 1305 kaj 1313 li verkis traktadon pri medicino, kiu baldaŭ iĝis fama kaj titolis "Rosa Medicinæ".

Verdirie, ĝi estis pli ol kompilado pri la konado de aliaj primedicinaj traktaĵoj. Tamen, la "Rozo de la Medicino" aŭ la "Rozo de Anglio" distingiĝas el la enciklopedia verko de lia antaŭulo Gilberto de Anglio (1180-1250) pro ĝia pli vasta referenco al la arabaj fontoj, nome Masawaiyh (777-857), al-Razio (854-925), Aviceno (980-1037), Averroes (1126-1198) kaj Serapiono, la Juna, kuracisto kiu vivis en la fino de la12-a jarcento.

Krom ili, ankaŭ estas referencoj al Galeno (129-216), Pedanio Dioskorido (40-90), Rufo de Efeso (80-150), Hali-Abaso (928-994), Johano de Damasko (645-749), krom aliaj. Dum Gadesdeno ofte mencias "Konstantinon la Afrikanon" (1020-1087), li tute forgesis pri aŭtoritatuloj el Salerno favore al aliaj majstroj el Montpellier tia kia Bernardus Gordonius (1270-1330). Do, lia verko resumas la kondiĉon pri la skolastika medicino en la fruaj jaroj de la 14-a jarcento.

Oni rakontas ke li elektis la nomon pro tio ke la rozo havas kvin petalojn, do lia libro havas kvin partojn, kaj li aldonas dirante ke, se la rozo superas al ĉiuj floroj, tiel lia libro superas ĉiujn traktaĵojn pri praktika medicino. La titolo eble estis sugestita el la libro "Lilium Medicinæ" far Bernardus Gordonius. La "Lilio de la Medicino" aperis en Montpellier, en 1303 kaj estas menciita en la Rozo. Kiel Bernardus Gordonius, Gadesdeno praktike dividas ĉiun kaplinion en subsekciojn rilate al kaŭzoj, simptomoj, prognozoj kaj traktadoj.

 
Unu el la preĝejoj dediĉitaj al Sankta Johano la Baptisto, en la Granda Gadesdeno, Hertfordshire.

Malgraŭ siaj fundamentoj sur alies verkoj, Gadesdeno enkorpigas siajn proprajn kuracajn metodojn, kaj aparte en iu kazo pri variolo, en unu el la junaj princoj, li envolvis la pacienton en ruĝajn tolojn. Gadesdeno same raportas vastan gamon da sorĉaĵoj krom aliaj alternativaj praktikoj. El la preskaŭ dudek ekzistantaj kopioj de la "Rosa Anglica", duono konserviĝas en britaj bibliotekoj. Ĝi estis vaste uzata de primedicinaj verkistoj dum la 14-a kaj 15-a jarcentoj, tia kia la enciklopediisto John Mirfeld (mortis 1407) kiu uzis ĝin kiel bazon por sia "Breviarium Bartholomei"[3], iu medicina lernolibro verkita por zorgi pri la necesaĵoj de la Hospitalo de Sankta Bartolomeo,[4] en Londono.

Ĝi estis simile uzita de aŭtoro pri ampleksa ginekologia teksto kiu etendiĝas tra pluraj ĉapitroj de la verko far Gadesdeno rilate al la virinmalsanoj fandante ilin kun varieco da eltiraĵoj el aliaj tekstoj, inklude de la Trotula. Porcioj el la "Rozo de Anglio" estis tradukitaj en la anglan, dum preskaŭ kompleta irlanda tradukado estis farita en la fino de la 14-a aŭ 15-a jarcento. Ĝi ankaŭ estis la bazo por teksto pri sana reĝimo verkita en la gaela de Cormac Mac Duinnshleibhe (li floris ĉirkaŭ 1459).

Pli mirinde estas (kaj ne estas evidenteco ke Gadesdeno iam vojaĝis ekster Anglion) la granda populareco de la "Rozo de Anglio" ankaŭ en la eŭropa kontinento. Manuskriptoj estis trovitaj ekde Germanio ĝis Hispanio, kaj la unue presita versio aperis en Pavio, en 1492. Ekde tiam la Rozo estis represita pli ol kvarfoje, nome en Venecio (1502), alifoje en Pavio (1517) kaj lastfoje en Aŭgsburgo (1595) en du volumoj. Krom la "Rozo de Anglio", al Gadesdeno oni kreditas aŭtorecon de pluraj pli etaj tekstoj, inklude de traktaĵo pri la pesto kiu cirkulis, kaj en la latina kaj en la angla. Ĉi-tiu eble estis lia lasta verko ĉar laŭŝajne li mortis pro tiu malsano.

Verko redakti

Literaturo redakti

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ - Mezepokaj kuracistoj redakti