Johnny Clegg, naskonome Jonathan Paul Clegg (naskiĝis la  7-an de junio 1953(nun 1953-06-07) en Rochdale, Greater Manchester, mortis la 16-an de julio 2019 en Johanesburgo, Ĥaŭtengo[1]), estis sudafrika muzikisto konata kiel membro de la muzikgrupo Juluka kaj fondinto de Savuka.

Johnny Clegg
Persona informo
Naskonomo Jonathan Paul Clegg
Naskiĝo 7-an de junio 1953 (1953-06-07)
en Bacup
Morto 16-an de julio 2019 (2019-07-16) (66-jaraĝa)
en Johanesburgo
Mortokialo pankreata kancero
Lingvoj zuluaangla
Loĝloko Johanesburgo
Ŝtataneco Sud-Afriko
Alma mater Universitato de Witwatersrand
Familio
Edz(in)o
Infano Jesse Clegg
Okupo
Okupo antropologo • kantaŭtorogitaristodancistomuzikisto
Verkoj Asimbonanga
Scatterlings
TTT
Retejo http://www.johnnyclegg.com
vdr

Juluka turneis en Eŭropo. Ili havis du platenajn kaj kvin orajn albumojn. Ili estis internacia sukceso. La unuopaĵo de la albumo Savuka: Shadow Man vendiĝis en 250 000 ekzempleroj unu semajnon post ĝia publikigo. Nur en Francio vendiĝis pli ol 1 000 000 ekzempleroj[2].

Lia kanto Scatterlings of Africa estis la filma muziko de la filmo gajninta la Oskar-premion 1988: Rain Man. Ĉi tiu kanto estis lia sola eniro en la "UK Singles Chart", atingante la 75-an rangon en majo 1987[3]. Li ankaŭ faris la muzikon por la filmoj The Lion King 3: Hakuna Matata, George of the Jungle kaj Opportunity Knocks.

Referencoj redakti

  1. SA musician Johnny Clegg has died. Arkivita el la originalo je 2019-07-16. Alirita 2019-07-17.
  2. Biography. Arkivita el la originalo je 28 februaro de 2009. Alirita 9 oktobro 2015.
  3. David, Roberts. (2006) British Hit Singles & Albums, 19‑a eldono, p. 110. ISBN 1-904994-10-5.

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Johnny Clegg en la hispana Vikipedio.