Johor Bahru
Johor Bahru [ĝohor baru], (laŭ aliaj literumoj Johor Baharu aŭ Johor Baru aŭ Johore Bahru) estas metropolo kaj havenurbo de Malajzio, en subŝtato Ĝohoro (malaje Johor), kies ĉefurbo ĝi estas. La urbo ofte havas la mallongigon JB. Reĝa vilaĝo Pasir Pelangi troviĝas en la urbocentro.
Johor Bahru | |||||
---|---|---|---|---|---|
city of Malaysia • urbo • limurbo • urbego | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 79xxx — 81xxx | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 497 097 (2010) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 332 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 1° 27′ N, 103° 46′ O (mapo)1.4555555555556103.76111111111Koordinatoj: 1° 27′ N, 103° 46′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 32 m [+] | ||||
Areo | 373,18 km² (37 318 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+08:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Johor Bahru [+] | |||||
Bazaj informoj redakti
Geografio redakti
Johor Bahru situas ĉe la ĝohora markolo, ĝuste fine de Malaja duoninsulo, kontraŭe Singapuro troviĝas.
Historio redakti
Johor Bahru fondiĝis en 1855, kiam la suverena reganto de Johor establis sian administran ĉefsidejon ĉi tie. La tiama loknomo estis "Tanjung Puteri" kaj komence ĝi estis ankaŭ fiŝkaptista vilaĝo. La nuna loknomo uziĝas ekde 1885. Tiam multe da ĉinoj alvenis kaj la loko forte evoluis. En 1909 la fervojo, ekde 1923 la vojo trans la maro faris trafikajn kontaktojn. En 1942 la japanoj okupis la urbon kaj havis ĝin dum 3 jaroj. Johor Bahru iĝis grandurbo en 1994.
Trafiko redakti
Johor Bahru havas trajnan kaj 2aŭtovojajn kontaktojn, krome estas internacia flughaveno kaj haveno.
Ekonomio redakti
Johor Bahru estas grava kaj granda industria urbo, turisma celloko kaj komerca nabo por suda Malajzio, kie oni produktas elektronikaĵojn, kemikaĵojn kaj ŝipojn. Nature Johor Bahru ĝuas proksiman ekonomian rilaton kun Singapuro.
Klimato redakti
Johor Bahru havas tropikan klimaton. Jare pluvas po 2400 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, sed precipe inter novembro-januaro. La temperaturo estas tre konstanta kaj varias inter 25-30 °C.
Vidindaĵoj redakti
Ĝemelurboj redakti
Bildaro redakti
-
Oficeja konstruaĵo en Johor Bahru
-
Nubskrapuloj en Johor Bahru
-
Moskeo en Johor Bahru
-
Ĉina templo en Johor Bahru
-
Vojo al Singapuro
-
Sultana palaco en Johor Bahru