Jolanda de Hungario

Jolanda de Hungario (ĉ. 1216–1251) estis Reĝedzino de Aragono kaj la dua edzino de Reĝo Jakobo la 1-a de Aragono. Ŝi estis ankaŭ nomita Jolánta en la hungara, IolandaViolant d'Hongria en la kataluna kaj YolandaViolante de Hungría en la hispana.

Jolanda de Hungario
Reĝedzino de Aragono
priskribo
Tombo de Jolanda de Hungario
Regado 12351251
Antaŭulo Eleanora de Kastilio
Sekvanto Konstanca de Sicilio
Persona informo
Naskonomo Árpád-házi Jolánta
Naskiĝo 1216
en Esztergom
Morto 1251
en Huesca
Tombo Monaĥejo de Santa Maria de Vallbona, Provinco Ilerdo
Lingvoj kataluna vd
Ŝtataneco Hungara reĝlandoAragonio vd
Familio
Dinastio Arpad-dinastio
Kronlando de Aragono
Patro Andreo la 2-a de Hungario
Patrino Jolanda de Courtenay
Gefratoj Elizabeto de Hungario • Anno Maria de Hungario • Béla la 4-a • Stefano la Postmorta • Kolomano de Galicio • Andreo de Galicio vd
Edz(in)o Jakobo la 1-a vd
Infanoj Jolanda, Reĝino de Kastilio
Konstanca, Infantino de Kastilio
Petro la 3-a de Aragono
Jakobo la 2-a de Majorko
Ferdinando de Aragono
Sanĉa de Aragono
Izabela, Reĝino de Francio
Maria de Aragono
Sanĉo, Arkiepiskopo de Toledo
Eleanor de Aragono
Profesio
Okupo reganto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Familio redakti

Jolanda naskiĝis en Esztergom, kiel filino de Reĝo Andreo la 2-a de Hungario kaj Reĝino Jolanda de Courtenay. Ŝiaj patroflankaj geavoj estis Béla la 3-a de Hungario kaj lia unua edzino Agnesa de Antioĥio. Ŝiaj patrinflankaj geavoj estis Petro la 2-a de Courtenay kaj lia dua edzino Jolanda de Flandrio.

Jolanda estis la duon-fratino de Anna Maria, Imperiestrino de Bulgario, Béla la 4-a de Hungario, Sankta Elizabeto de Hungario kaj Kolomano de Galicio.

La patrino de Jolanda mortis en 1233, kiam Jolanda estis 17-jaraĝa. Ŝia patro reedziĝis kun Beatrice d'Este, kaj ili havis filon nomitan Stefano.

Geedziĝo redakti

Jolanda edziniĝis kun Jakobo en 1235[1]. Jakobo jam havis filon Alfonso de Eleanora de Kastilio. Jakobo eksedziĝis de Eleanora kaj decidis reedziĝi. Li elektis Jolanda-n[2][3].

Jakobo kaj Jolanda havis dek gefilojn:

  1. Violante de Aragono[4] (1236–1301), Reĝino de Kastilio per sia edziniĝo kun Alfonso la 10-a de Kastilio
  2. Konstanca de Aragono, Damo de Villena (1239–1269)
  3. Petro la 3-a de Aragono (1240–1285)
  4. Jakobo la 2-a de Majorko (1243–1311)
  5. Ferdinando de Aragono (1245–1250)
  6. Sanĉa de Aragono (1246–1251)
  7. Izabela de Aragono, Reĝino de Francio (1247–1271)
  8. Maria de Aragono (1248–1267)
  9. Sanĉo, Arkiepiskopo de Toledo (1250–1275)
  10. Eleanor de Aragono (naskiĝis en 1251, mortodato nekonata; mortis june)

Jolanda estis la avino de Reĝo Filipo la 4-a de Francio kaj Karlo de Valois. Karlo estis la patro de Filipo la 6-a de Francio.

Publika aktiveco redakti

Jolanda estis virino de talento kaj karaktero. Apud Jakobo la 1-a, ŝi havis gravan politikan rolon en la Kronlando de Aragono. Ŝi estis unu el la plej valoraj konsilantoj de la Reĝo, al kiu ŝi havis fortan influon.

Ŝi decide intervenis en internaciaj konsentoj tiel gravaj kiel la "Traktato de Almizra" kun Kastilio (1244), subskribita kondiĉe ke Zayyan ibn Mardanish rezignu pri la urbo Valencia, en kiun ŝi triumfe eniris kun sia edzo la 9-an de oktobro 1238.

Morto kaj entombigo redakti

Jolanda mortis pro febro, en la sanktejo de Salas, apud Huesca en 1251. Probable ŝi estis kontaĝita de sia plej juna filo, princo Ferdinando, kiun ŝi prizorgis ĝis lia morto.

La restaĵoj de Jolanda kaj de ŝia filino Sanĉa kuŝas en la Monaĥejo de Santa Maria de Vallbona en Vallbona de les Monges, Katalunio.

Ŝi elektis entombigon en la monaĥejo de Vallbona, al kiu ŝi estis bonfaranto. Ŝia tombo, konstruita en la muro dekstre de la ĥorejo estras tre sobra. La tombo, starigita sur du pilieroj dekoraciitaj per individuaj oraj krucoj enskribitaj en cirkloj de gorĝoj, estas sekura kaj havas brunŝtonan tegaĵon kaj frontonon el blanka ŝtono. La sola ornamo estas kruco en la centro de la supraĵo el la samaj karakterizoj kiel la pilieroj sed pli granda kaj senkolora, tri blazonoj kun la reĝaj armiloj de ŝia edzo sur la videbla flanko ambaŭflanke de la kesto.

La restaĵoj de la Reĝino estis transigitaj al la tombo en 1275, kiel indikite per enskribo sur la videbla flanko de la kesto (Fuit translata donna | Violán regina | Aragonum | anno 1276). Jolanda estas la sola membro de la Arpad-dinastio kies restaĵoj restis netuŝitaj.

Ŝia edzo reedziĝis plian fojon, kun Teresa Gil de Vidaure, kiu iam estas lia amatino.

Genealogio redakti

Heredaĵo redakti

Stratoj estis dediĉitaj al ŝi, ekde la 19-a jarcento, en Barcelono, Zaragozo kaj diversaj urboj de la landoj de la antaŭa Kronlando de Aragono.

Laŭ romantika legendo, kandizitaj fruktoj kaj legomoj formas parton de la tipaj donacoj donataj dum Mocadorada de Sant Donís ("Tukado de Sankta Dionizio"), celebrata ĉiujare por la datreveno de la konkero, kio devenas de la fruktoj kaj legomoj kiujn valenciaj Islamanoj ofertis al Jakobo kaj Jolanda kiam urbo Valencia kapitulacis.

En 2002, la hungara registaro financis la restaŭrado de ŝia tombo, kio kostis 12 000 eŭrojn, sed la monaĥa komunumo malpermesis la esploron de ĝia interno.

Bibliografio redakti

  • Ll. Cerveró Martí, "El comte Dionís d'Hongria, senyor de Canals, al seguici de la reina Violant: la descendència de Dionís als regnes de València i d'Aragó", kaj Jaime I y su época: X Congreso de Historia de la Corona de Aragón (Zaragoza, 1979), vol. 1, Saragossa, Institución Fernando el Católico, 1980, pp. 559–577.
  • A. de Fluvià Escorsa, "Hongria i Catalunya: set segles de bones relacions", Paratge, 14 (2002), 83-85.
  • F. Mateu i Llopis, "El Rex Hungarie y el Rex Valencie: sincronismos monetarios y sigilográficos en torno de doña Violante de Hungría", kaj Jaime I y su época: X Congreso de Historia de la Corona de Aragón (Zaragoza, 1979), vol. 3, Saragossa, Institución Fernando el Católico, 1980, pp. 545–555.
  • F. Olivér Brachfeld, Doña Violante de Hungría, reina de Aragón, Madrido-Barcelono, Ediciones de la Gacela, 1942 (kataluna trad.: Violant d'Hongria, Barcelono, Associació Cultural Catalano-Hongaresa i de Relacions Culturals Hongria-Catalunya, 1991; hungara trad.: Árpád-házi Jolánta, Aragónia királyneja, Szeged, Anderle Ádám, 1993).
  • R. Pérez de Heredia Valle, La reina Doña Violante de Hungría: fragmentos de su vida y arraigo de su recuerdo en Castellón de la Plana, Castelló de la Plana, Fundación Dávalos-Fletcher, 2001.
  • M. C. Roca, Les dones de Jaume I, Barcelono, l'Esfera dels Llibres, 2008.

Referencoj redakti

  1. Kroniko de San Juan de la Peña|dato=marto 2014
  2. Kings of Hungary (aŭgusto 2012).
  3. Violant Arpad
  4. Ricardo del Arco y Garay: Sepulcros de la Casa Real de Aragón|dato=marto 2014

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Violant of Hungary en la angla Vikipedio.