Jonathan Tah

germana futbalisto

Jonathan Glao Tah - naskiĝis la  11-an de februaro 1996(nun 1996-02-11) en Hamburgo, do nun 28-jara - estas germana profesia futbalisto. Lia patrino estas germanino, la patro devenas de Eburbordo. Ekde la jaro 2016 Jonathan Tah estas membro de la vira germana nacia teamo de futbalo, post kiam antaŭe jam de la jaro 2011 li partoprenis en la naciaj teamoj de sub-16-, sub-17-, sub-19- kaj sub-21-jaruloj. Post infanaj jaroj en la junularaj teamoj de la tri futbalklubo de la urbo Hamburgo inter la jaroj 2000 (tiam 4-jara) kaj 2014, plej laste inter 2009 kaj 2014 en la klubo Hamburger SV, li ekde 2013 ankaŭ estis profesia futbalisto de la tiu klubo, inter septembro 2014 kaj septembro 2015 estis pruntita al la teamo de Fortuna Düsseldorf, kaj ekde tiam apartenas al la 1-a vira teamo de la klubo Bayer 04 Leverkusen. Li partoprenis kadre de la germana nacia teamo en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016 en Francio, kaj en ties matĉoj rekoneblis per la ĉemiza numero "16".

Jonathan Tah
Persona informo
Naskiĝo 11-an de februaro 1996 (1996-02-11) (28-jaraĝa)
en Hamburgo
Lingvoj germana
Ŝtataneco GermanioEbur-Bordo
Okupo
Okupo futbalisto
vdr
Jonathan Tah en 2015