Joomla!

sistemo por administrado de enhavo

Joomla estas libera sistemo por administrado de enhavo. Ĝi estas verkita en la programlingvo PHP kaj uzas MySQL-datumbazon por eldoni enhavojn en la TTT.

Joomla!

Programisto Open Source Matters
Lasta stabila versio 5.0.1
(27 novembro 2023)
Operaciumo Microsoft Windows, Unikseca operaciumo
Programlingvo PHP, JavaScript
Lingvo(j) pluraj lingvoj
Evoluigstato en evoluo
Programtipo sistemo por administrado de enhavo
Permesilo GPLv2 aŭ sekva
Retejo https://www.joomla.org
vdr

Joomla! havas funkciojn kiel la enkaŝmemorigon de paĝoj, RSS-abonfluojn, presversiojn de paĝoj, novaĵojn, blogojn, forumojn, opinisondadon, kalendaron, serĉadon kaj internaciigon.

La unua eldono de Joomla! (Joomla! 1.0.0) estis anoncita je la 16-a de septembro 2005. Joomla! estas havebla laŭ la permesilo GNU.

Joomla! estas instalebla surbaze de Xampp Lite, kiu enhavas Retservilon Apache, MySQL-datumbazon, kaj PHP skript-motoron.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Piednotoj redakti