Jordan Peterson

kanada psikologo

Jordan Bernt PETERSON (naskita la 12-an de junio 1962) estas kanada klinika psikologo de familie norvega deveno, kultura kritikisto kaj profesoro pri psikologio ĉe la Universitato de Toronto. Liaj ĉefaj areoj de studado estas eksternormaj, sociaj kaj personecaj psikologio, kun aparta intereso pri psikologio pri religiaj kaj ideologiaj kredoj, kaj la taksado kaj plibonigo de personeco.

Jordan Peterson
Persona informo
Jordan Peterson
Naskonomo Jordan Bernt Peterson
Naskiĝo 12-an de junio 1962 (1962-06-12) (61-jaraĝa)
en Edmontono
Lingvoj angla vd
Loĝloko Fairview • ArlingtonToronto vd
Ŝtataneco Kanado vd
Alma mater Universitato de AlbertoUniversitato McGill • regiona kolegio Grande Prairie vd
Subskribo Jordan Peterson
Familio
Patro Walter Peterson vd
Patrino Beverley Peterson vd
Gefratoj Bonnie Keller vd
Edz(in)o Tammy Peterson vd
Infanoj Mikhaila Peterson • Julian Peterson vd
Profesio
Okupo clinical psychologist • universitata instruisto • kulturkritikisto • verkisto • podkastisto • jutubisto • Interreta famulo • psikologo vd
Laborkampo psikologioklinika psikologiosocia psikologiopersoneca psikologiopsikologio de la religio • neŭropsikologio • pensado • memkonscio vd
Doktoreca konsilisto Robert O. Pihl vd
Verkado
Verkoj Maps of Meaning ❦
12 Rules for Life ❦
Beyond Order vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Peterson studis ĉe la Universitato de Alberto en Edmontono kaj Universitato McGill en Montrealo. Li restis ĉe McGill kiel post-doktoriĝinto de 1991 ĝis 1993 antaŭ ol pluiri al Universitato Harvard, kie li estis helpanto kaj tiam asociita profesoro en la psikologia departemento kaj koncentriĝis pri esploroj pri la agresemo pro droga dependeco kaj alkoholismo. En 1998, li revenis al la Universitato de Toronto en Kanado kiel plenrajta profesoro.

Libraro redakti

  • Peterson, Jordan B. (1999). Maps of Meaning: The Architecture of Belief (angle: "Mapaj de signifo: la arĥitekturo de kredo"). Eldonejo Routledge. ISBN 0415922224.
  • Peterson, Jordan B. (2018). 12 Rules for Life: An Antidote to Chaos (same angle: "12 leĝoj por vivado: kontraŭveneno al ĥaoso"). Eldonejo Penguin Random House. ISBN 0345816021.