Jorge Sampaio

Jorge Fernando BRANCO DE SAMPAIO (naskiĝis la  18-an de septembro 1939(nun 1939-09-18) en Lisbono kaj mortis la 10-an de septembro 2021 en Carnaxide) estis portugala politikisto, la 18-a Prezidento de la Respubliko inter 1996 kaj 2006.

Jorge Sampaio
Persona informo
Jorge Sampaio
Naskonomo Jorge Fernando Branco de Sampaio
Naskiĝo 18-an de septembro 1939 (1939-09-18)
en Lisbono
Morto 10-an de septembro 2021 (2021-09-10) (81-jaraĝa)
en Santa Cruz Hospital
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per spirhalto vd
Tombo Alto de São João Cemetery vd
Religio ateismo vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Portugalio vd
Alma mater Universitato de Lisbono vd
Partio Portugala Socialista Partio vd
Subskribo Jorge Sampaio
Familio
Edz(in)o Maria José Ritta vd
Profesio
Okupo politikistoadvokatojuristo vd
Laborkampo juropolitiko vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis junaĝe studenta gvidanto, kontraŭ la diktatoreco de Salazaro. Li fariĝis ano de la Socialista Partio en 1978.

Li estis plurfoje deputito, kaj post 1989 urbestro de Lisbono.

En 1996 li estis elektita Prezidento de la Respubliko, kaj li estis duafoje elektita la 14-an de januaro de 2001.

En 2004, post la nomumo de José Manuel Durão Barroso kiel prezidanto de la Eŭropa Komisiono, li petis la gvidanton de la Portugala Socialdemokrata Partio Pedro Santana Lopes ke li fariĝu ĉefministro, kio okazigis politikan krizon.

Prez. Jorge Sampaio kun Lula da Silva.

Post novaj elektoj, li nomumis la socialistan gvidanton José Sócrates nova ĉefministro, en februaro 2005.

Lin sukcedis en la Prezidenteco, en marto 2006, la konservativa Aníbal Cavaco Silva.

Dum sia ofico, li sukcesis translokigi la ĉefministron, de la maldekstra tendaro, dekstren kaj reen, relative kviete, laŭ la ŝanĝo en la politika ekvilibro en la lando. Dum lia regado, Portugalio ankaŭ transdonis Makaon, sub deviga konsento, al la kontrolo de Ĉinio. Sampaio ankaŭ estas konata kiel arda subtenanto de la sendependeco de Orienta Timoro de Indonezio.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti