islamo

Kiel Yörük (pl. turke YörüklerYürükler, aŭ kiel ili nomas sin mem : Yörüglää, en esperanto Jorukoj apartenas al nomadoj la grupo de oguzaj-turkaj triboj kiuj nun plejparte vivas en Anatolio kaj en Nord Makedonio[1], kaj estas hanafismaj sunaistoj peze influite de la antikvaj kredoj de Tengrismo. Yöürk knaboj estas Cirkumcido, estos kromaĵo Sünnet festo kay estas festataj grandaj. Kamelluktado estas grava sporta evento de Jorukoj kulturo[2].

Jorukoj
etno
turkoj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
turka lingvo
Religio
vdr
Nuntempe la kamiono ofte anstataŭas la dromedarojn.

Origino de la nomo Yörük redakti

La termino Yörük/Yürük (=persono kiu alvenas piede) referencas ofte al la turka yürümek, (en ilia propra lingvo yörümek= "movi, marŝi, iri, promeni"), kaj tial povus, almenaŭ origine, esti ligita al nomada vivmaniero. Kurdaj nomadoj almenaŭ ne priskribas sin kiel Yörük. En la turka la ĝenerala nomo por nomadoj estas göçebe (göç signifas "migrado, elmigro").

Joruka identeco redakti

Yörük (skribita kun majusklo kiel la nomo de triba grupo en la turka) tial estus prefere etna nomo en la senco de kultura komunumo (yörüklük) ol nomo por indiki nomadojn kun brutara vivmaniero kaj -ekonomio. Tiel ankaŭ la plej multaj jorukoj vidas sin mem.

La jorukoj ne klare vidas sin mem kiel etna unueco surbaze de ilia yörüklük. Por ilia mem-kompreno plej gravas la familio (aile), la parenceco asocio (sülâle), la tenda komunumo (oba), la tenda grupo (kabile) kaj kun limigoj ankaŭ la tribo (aşiret).

Joruka lingvo redakti

La jorukoj parolas malnovan formon de la turka. Iliaj dialektoj estas preskaŭ tute liberaj de arabaj kaj persaj pruntvortoj kaj reflektas la tradician vivon de brutarnomadoj. En la joruka ekzistas ankoraŭ malnovaj turkaj vortoj, idiomaĵoj kaj gramatikaj formoj kiuj en la hodiaŭa ĉiutaga lingvouzo de la turka socio  ne (aŭ ne plu) estas uzataj, sed tamen estas konataj.

Diferencoj en la vortoeleko
Esperanto turka joruka
tuŝi dokunmak değmek
graveda hamile gebe
salteti zıplamak kalgımak
granda büyük gocaman
malgranda küçük ufak
ruĝa kırmızı al
raŭka gri boz
blua mavi gök
nigra siyah gara
blanka beyaz ak
maljuna yaşlı goca
schieben ittirmek kaktırmak
lavi yıkamak yümek
rapida hızlı gıvrak
hundo köpek it
tegmento tavan dambeş
trinkujo bardak kupa
lakto süt sağan
manĝaĵo yemek
fazeoloj fasülye lobiya
ŝuoj ayakkabı babuç
pantalono pantalon pontur
ĉemizo gömlek sıkma
subĉemizeto atlet göynek
ŝalo atkı dolama
bestkuracisto veteriner baytar
trulo kepçe çomça
kilogramo kilo ogga
forporti götürmek iletmek
lasi ĝin bırakmak govvemek
salti atlamak hoplamak
viro adam herif
virino kadın garı
edzino hanım avrat
prapatrino nine ebe
pli granda ağabey gaga
stari dikilmek dingelmek
ne plu artık degil yetti gaari
tie bu hu
tiel böyle hööle
havi var vaa
reĝo kral gıral
cigaredo sigara ciara
trejna kostumo eşofman eşortman
frukto meyva meeve
torteto poğaça booçe
pastoj börek bööreg
peco tane dene
meti koymak gomak
malvarma soğuk sovuk
varma sıcak ıscak
medicino ilaç ilec
frosto don dong
nevo yeğen yiğen
frato kardeş gardaş
patrino, panjo anne ana
patro, paĉjo baba uva
pli aĝa fratino abla aba
pomo elma alme
intesto boğarsak gursak
mentono çene çenge
papero kağıt kayat
nescio cahillik caillik
bela güzel gözel
bona iyi eyi
malgranda küçük güccük
pigra tembel dembel

Muziko redakti

La progresema akulturado de la jorukoj kondukis al tio ke ilia specifa kulturo kaj ankaŭ ilia originala muziko pli kaj pli estis anstataŭigita. La turka popmuziko sonas intertempe ankaŭ en la nomadaj tendoj. Tamen, ĉe festoj kiel ekzemple festoj okaze de geedziĝo aŭ cirkumcido la propra muziko de la Yörük ankoraŭ gravas.

Dokumenta filmo redakti

Biljana Garvanlieva: Fremde Kinder: Tabakmädchen (Fremdaj infanoj: Tabaka knabino), Christian Beetz Filmproduktion por ZDF, Germanio, 2009 (28 minutoj; la 14-jaraĝa Mümine apartenas al la etna malplimulto Yörük en Makedonio; video).

Referencoj redakti

  • Tiu ĉi artikolo estas tute aŭ parta traduko de la samtitola artikolo en la germana vikipedio je la 4-a de aŭgusto 2018.