José Agustín Goytisolo

José Agustín GOYTISOLO Gay[1] (naskiĝis en Barcelono, 13-a de aprilo 1928; mortis en Barcelono, 19-a de marto 1999) estis hispana verkisto.

José Agustín Goytisolo
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aprilo 1928 (1928-04-13)
en Barcelono
Morto 20-an de marto 1999 (1999-03-20) (70-jaraĝa)
en Barcelono
Tombo Montjuïc Cemetery vd
Lingvoj katalunahispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater Universitato de Barcelono vd
Familio
Patro Q124970242 vd
Patrino Q124970116 vd
Gefratoj Juan Goytisolo • Luis Goytisolo i Gay vd
Parencoj Antonio Goytisolo Digat • Agustín Goytisolo vd
Profesio
Okupo lingvistoverkisto • poeto • tradukistoadvokato • eseisto vd
Verkado
Literatura movado Generacio de la 50aj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Plej aĝa frato de la same verkistoj Juan Goytisolo (n. 1931) kaj Luis Goytisolo (n. 1935), li apartenis al la nomata Generacio de la 50aj kun verkistoj kiaj Ángel González, José Manuel Caballero Bonald, José Ángel Valente, Jaime Gil de Biedma, Alfonso Costafreda aŭ Carlos Barral inter aliaj, kiuj kunhavas moralan aŭ politikan engaĝiĝon kaj renovigitan atenton al la lingvaĵo kaj al la lirika sento.[2]

Biografio redakti

Li naskiĝis en Barcelono en 1928 de familio burĝa, ekstudis juron en la Universitato de Barcelono, kaj finis en tiu de Madrido.

Lia familio ege suferis pro la morto de lia patrino Julia Gay viktimo de bombardao dum la Hispana Enlanda Milito en marto de 1938 en Barcelono. José Agustín speciale suferis tion, kaj poste li nomigis sian filinon per la nomo de la perdita patrino. En «Palabras para Julia» (vortoj por Julia), unu el plej famaj liaj poemoj (muzikita kaj kantita de Paco Ibáñez, Rosa León kaj Los Suaves, inter multaj aliaj) li kunigas volonte la amon pri la du virinoj. En 1993, en la libro Elegías a Julia Gay, li kunigis ĉiujn poemojn de patrina temo, ĉefa en lia unua libro, El retorno (la reveno, 1955) kaj en alia, tre posta, kie li klopodis fermi tiun malnovan kaj fekundan vundon nome Final de un adiós (1984).

Verkoj redakti

  • El retorno 1955
  • Salmos al viento 1956
  • Claridad 1959
  • Años decisivos 1961
  • Algo sucede 1968
  • Bajo tolerancia 1973
  • Taller de Arquitectura 1976
  • Del tiempo y del olvido 1977
  • Palabras para Julia 1979
  • Los pasos del cazador 1980
  • A veces gran amor 1981
  • Sobre las circunstancias 1983
  • Final de un adiós 1984
  • La noche le es propicia 1992
  • El ángel verde y otros poemas encontrados 1993
  • Elegías a Julia Gay 1993
  • Como los trenes de la noche 1994
  • Cuadernos de El Escorial 1995

Antologioj redakti

Tradukoj redakti

Li faris gravajn tradukojn el la itala kaj el la kataluna al kastilia. Tradukis ekzemple verkojn de inter aliaj Cesare Pavese, Pier Paolo Pasolini, Salvador Espriu kaj Pere Quart.

Premioj redakti

  • Premio Adonais en 1954
  • Premio Boscán en 1956
  • Premio Ausias March en 1959
  • Premio de la Crítica (1992) pro lia verko La noche le es propicia

Referencoj redakti

  1. Consejo Superior de Investigaciones Científicas et. al., Lista de autores y entidades de la Red de bibliotecas del CSIC, Madrid, CSIC, 1998, pág. 445. ISBN 978-84-00-07754-9
  2. Generacio de la 50aj en portalo de poezio Versoados. Arkivita el la originalo je 2008-11-09. Alirita 2013-09-17.

Eksteraj ligiloj redakti