José Eduardo dos Santos

eksa prezidento de Angolo

José Eduardo dos Santos (naskiĝis la 28-an de aŭgusto 1942, mortis la 8-an de julio 2022) ĝis la jaro 2017 estis la ŝtata prezidanto de Angolo.

José Eduardo dos Santos
Persona informo
José Eduardo dos Santos
Naskonomo José Eduardo Van Dunen
Naskiĝo 28-an de aŭgusto 1942 (1942-08-28)
en Luando,  Portugala Angolo
Morto 8-an de julio 2022 (2022-07-08) (79-jaraĝa)
en Barcelono
Mortis per kora malsufiĉo vd
Religio katolikismo vd
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Angolo vd
Alma mater Azerbajĝana Ŝtata Nafta kaj Industria Universitato vd
Partio Movado Popola por la Liberigo de Angolo vd
Subskribo José Eduardo dos Santos
Familio
Edz(in)o Ana Paula dos Santos vd
Infanoj Isabel dos Santos • José Filomeno dos Santos • Coréon Dú • Welwitschea dos Santos vd
Profesio
Okupo politikistoinĝeniero vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

La 20-an de septembro 1979 li fariĝis posteulo de Agostinho Neto. Ĉe la unuaj balotoj kun diversaj partioj en la jaro 1992 li ne gajnis la plimulton, sed la gvidanto de la Unita, (Unio por la totala sendependeco de Angolo / União Nacional para a Independência Total de Angola), Jonas Savimbi ne partoprenis la duan balotan rondon. Tiel dos Santos de facto ne estis elektita prezidanto.

En la jaro 2001 li diris ke li retiriĝos, se en la jaro jam estas paco. En decembro 2003 li reelektiĝis kiel estro de la MPLA, do de la Popola Movado por la Liberigo de Angolo (portugale: Movimento Popular de Libertação de Angola), kiu dum multe da jaroj estis la kontraŭulo de la UNITA en popola milito. La 5-an de septembro li estis kandidato de la partio ĉe la balotoj. La MPLA en la balotoj sukcesis havi entute 82 % de la voĉoj.

La 26-an de septembro 2017 João Lourenço sukcedis lin.