José Juan Tablada

José Juan Tablada (naskiĝis en 1871, Meksikurbo kaj mortis en 1945, Novjorko) estis meksika poeto kiu ankaŭ laboris kiel ĵurnalisto dum pli ol 50 jaroj en multaj revuoj kaj periodaĵoj. Li estis redaktoro de la Oficiala Ĵurnalo de la Federacio dum la periodo de la uzurpanto Victoriano Huerta. Je la triumfo de la konstituciaj fortoj (1914) li forfuĝis al Novjorko.

José Juan Tablada
Persona informo
Naskonomo José Juan Tablada Acuña
Naskiĝo 3-an de aprilo 1871 (1871-04-03)
en Meksikurbo
Morto 2-an de aŭgusto 1945 (1945-08-02) (74-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Tombo Meksiko vd
Lingvoj hispana vd
Loĝloko Nov-JorkoJapanioParizoVenezueloKolombio vd
Ŝtataneco Meksiko vd
Profesio
Okupo diplomato • poeto • verkistoĵurnalistokritikisto vd
Laborkampo poezioĵurnalismodiplomatio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 1918 li estis nomita sekretario de la ambasadejo de Meksiko en Venezuelo dum la registaro de Venustiano Carranza. En 1920 li abandonis diplomation kaj fondis librovendejon en Novjorko, kie li pasie dediĉis sin al la diskonigo de la meksika arto kaj al kunlaborado en diversaj usonaj ĵurnaloj.

En 1935 li revenis en Meksikon, kie li kunlaboris en ĵurnaloj kaj revuoj (estis redaktoro de Mexican Art & Life). En 1944 li reiris al Novjorko kaj, la sekvintan jaron, estis nomita meksika konsulo en tiu urbo.

Liaj ĉefaj verkoj estas:

  • Unu tago…sintezaj poemoj (1919),
  • Li Po kaj aliaj poemoj (1920),
  • La feria de la vida (1937), unua parto de siaj memoroj.

Li ankaŭ estis granda disvastiganto de la poezia formo hajko, kiun li konis dum vojaĝo al Japanio.[1]

Referencoj redakti

  1. AHA Poet Profile of the Month - José Juan Tablada (1871-1945) (angle). AHA Poetry. Alirita 8-a de aŭgusto 2009.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti